145kiam ĝi, barojn lasinte, tra kampoj flugante aliras:
malpli kuraĝe, sur jugojn fumantajn skuante rimenojn,
veturigisto antaŭen sin klinas por bati ĉevalojn.
Tiam resonas, tra tuta arbaro, aplaŭdoj de viroj,
aŭ eĉ murmuroj, laŭ ĉia pliamo: en bordo interna
150voĉoj eĥiĝas; kaj montoj frapitaj pro krioj tremetas.
Antaŭ aliaj, flugante sur ondoj, unua Giaso,
inter anaro krianta, aliras; kaj poste Kloanto
sekvas: ĉar estas pli bonaj remiloj, sed lin malfruigas
pezo de ŝipo. Post ili, Baleno, Centaŭro penadas
155kune, sur sama linio, sin loki al vico unua.
Sed jen triumfas Baleno, jen ĝin preteriras venkante
granda Centaŭro: nun ambaŭ aliras je sama movado,
ondon salitan sulkante per kiloj akregaj de ŝipoj.
Ili jam alproksimiĝis al rifo, kaj limon ektuŝis,
160kiam Giaso, naĝante unua en mezo de vojo,
direktiliston de ŝipo, Meneton, per voĉo alvokas:
«Kial do tiel vi dekstren aliras? Ĉi tien direktu:
celu pli bordon; nu, rifon maldekstran tuŝetu remiloj:
naĝu aliaj maralton». Li diris: sed rifojn kaŝitajn
165timas Meneto; kaj tuj li deturnas ŝipnazon al maro:
«Kien vi iras, erare?». Denove: «Ŝtonegon, Meneto,
celu!» kolere rekrias Giaso. Subite Kloanton
li malantaŭe ekvidas proksiman, al celo penantan.
Inter ŝtonego bruanta kaj ŝipo Giasa, ĉi tiu
170vojon maldekstran aliras interne: rapide unua
li preteriras, kaj, limon lasinte, trankvile tra ondoj
naĝas. Sed granda ĉagreno junulon okupas en koro;
larmoj ekfluas sur vangojn: kaj savon de siaj kunuloj
ne prizorgante, nek indon, tuj li malkuraĝan Meneton
175kaptas kolere, kaj ĵetas en maron el alta ferdeko.
Li mem, preninte tenilon de la direktilo, komande
virojn admonas, kaj turnas al bordo ŝpinazon de ŝipo.
Tamen, tuj kiam el mara profundo Meneto maljuna
peze eliris, kun vestoj malsekaj pro akvo fluanta,
180li, rifsupraĵon trafinte, sidiĝis sur sekan ŝtonegon.
Lin ekfalintan vidinte kaj poste naĝantan, Trojanoj
ridis, kaj ridis, vidinte el akvo lin supren reiri.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/91
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita