Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/92

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam espero sekreta Giason elvenki malfruan
korojn batigas de lasta Sergesto, de lasta Mnesteo.
185Vicon unuan ektrafas Sergesto, proksime de rifo;
sed preteriri alian li tute ne povas: ŝipnazo
nun preteriras, sed premas ŝipvoston la sprono Balena.
Tiam, kurante en mezo de ŝipo, tra karaj remistoj,
ilin admonas Mnesteo: «Amikoj, nun puŝu remilojn
190forte; Hektoraj kunuloj, vi, kiujn mi kore elektis,
kiam falegis Trojurbo, nun tiun uzadu fortecon,
tiun kuraĝon, per kiuj, en Sirtoj Getulaj, vi ĉiam
venkis, en maro Iona, en ondoj rapidaj Maleaj.
Certe ne venki esperas Mnesteo, nek esti unua;
195kvankam... ĉar venkos nur tiu al kiu Neptuno permesos.
Lasta alveni tro estus hontinde: do, venku, kunuloj;
tian evitu humilon». Li diris: kun granda penado
ĉiu kurbiĝas; dum kupran ŝipŝelon tremigas frapadoj.
Ŝajnas ke maro foriĝas: nun ofta spirego skuadas
200brustojn kaj brunajn vizaĝojn; kaj ŝvito fluadas rivere.
Ŝanco al ili ekdonis honoron fervore petitan,
ĉar dum Sergesto maltime prezentas al rifoj internaj
nazon de ŝipo, kaj dum ĝi en spacon penetras mallarĝan,
ĝi malfeliĉe frapiĝas sur baron kaŝitan, kaj haltas.
205Rifo moviĝas: en akra ŝtonego remiloj fiksitaj
estas rompitaj; kaj pendas remŝipo sur flanko ŝirita.
Ĉiuj stariĝas maristoj kaj haltas, puŝante kriegojn.
Ferajn levilojn preninte, kaj stangojn armitajn de akra
pinto, tuj ili kolektas remilojn sur ondo naĝantajn.
210Tamen Mnesteo ĝojega kaj kuraĝigita pro ŝanco,
aron remistan rapide admonas kaj, ventojn vokinte,
trafas pli bonan marfluon, kaj naĝas sur ondo trankvila.
Kiel kolombo, pelita subite el kavo ŝtonega,
kiu protektas loĝejon kaj neston kaj idojn amatajn,
215flugas rapide tra kampoj, kaj, forte timante, agitas
ĉirkaŭ nesteto flugilojn: ĝi baldaŭ, en spaco trankvila,
glitas sur vojo fluida, senmovajn streĉante flugilojn.
Tiel Mnesteo kaj ŝipo Balena rapide akvaron
lastan ektranĉas, ĉar ŝipon irigas movado mem ĝia.
220Kaj li unue ellasas, en alta ŝtonego, Sergeston,