Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/93

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu batalas en rifoj, kaj vane, petante helpadon,
penas, per siaj remiloj rompitaj, daŭrigi iradon.
Poste Giason kaj mason de granda Ĥimero li sekvas;
fine ĝin trafas: ĉar estas de estro ĝi ĵus senigita. '
225Sola Kloanto, proksime de celo, nun lin antaŭiras;
kaj, por lin venki, klopodas Mnesteo, per granda penado.
Tiam pliiĝas kriegoj; kaj ĉiuj deziroj sekvantan
ŝipon kuniras: ĉielo resonas pro kriaj bruegoj.
Unuj indignas; - ĉu venkan premion, ĉu famon triumfan
230ili nun perdus? - kaj gloron deziras per vivo aĉeti.
Tiun ĉi nutras sukceso; li povas, ĉar povi li kredas.
Eble Fatalo ekkronus du ŝipojn egale venkantajn;
sed, direktante al maro du manojn plektitajn, Kloanto
preĝojn ekverŝas, kaj diojn petegas per riĉaj promesoj:
235«Dioj, vi kiuj potencas ondaron sur kiu mi naĝas,
se vi plenumos deziron, sur bordo mi blankan bovviron,
apud altaroj, buĉados; kaj poste mi aĵon internan
ĵetos en akvon salatan, kaj vinon verŝados rivere».
Tuje en ondo profunda lin aŭdas la tuta anaro
240da Nereidoj, kaj ĥoro de Forko, kaj virga Panopo:
Patro Portuno per mano fortika ekpuŝas iranton.
Tiam do, li, pli rapide ol Noto, ol sago flugila,
ĝoje al tero alnaĝas, kaj rodon ektrafas profundan.
Tiam Anĥiza naskito, multegan vokinte anaron,
245laŭte, per voĉo herolda, Kloanton proklamas: venkanto,
poste lin kronas, kaj kapon ekzonas per laŭra verdaĵo.
Plie al ĉiu el ŝipoj li donas elekte tri bovojn,
vinon, kaj grandan talenton arĝentan, por pagi remistojn.
Sed li por ĉefoj precipaj pli grandajn rezervas honorojn.
250Estas do rekompensata venkanto per vesto orata,
kiun purpure ĉirkaŭas duobla festono Meliba.
Filo de reĝo, sur ŝtofo brodite, en Ida arbaro,
cervojn rapidajn per kuro kaj sagoj kuraĝe lacigas;
forte ĉasisto spiregas: subite el Ida supraĵo
255birdo Jupitra flugante lin kaptas per kurbaj ungegoj.
Manojn direktas al astroj maljunaj gardantoj, sed vane;
same ĉielen vanege resonas bojadoj de hundoj.
Donas Eneo al dua venkanto, pro lia lerteco,