belan kirason, el maŝoj orataj trioble teksitan,
260kiun li estis kaptinta el Demoleono, lin kiam
apud rapida Simoo li venkis, ĉe alta Ilio:
kiel ornamon kaj kiel armilon ĝin same li donas.
Ilon multmaŝan servistoj Segaro kaj Fego sur ŝultroj
povis apenaŭ sublevi; kaj tamen ĝin Demoleono
265vestis, dum iam kurante Trojanojn li frapis pelitajn.
Estas la tria premio du kupraj lavvazoj, kaj plie
tasoj arĝentaj, je belaj desegnoj tre lerte ĉizitaj.
Ĉiuj do rekompensitaj, fieraj pri belaj donacoj,
kapon zoninte per ruĝaj rubandoj, ĝojege aliris,
270kiam, savita el rifo danĝera, post granda penado,
unu nur vicon remilan havante, rompinte aliajn,
ŝipon rideblan al rodo senglore kondukas Sergesto.
Kiel, en mezo de vojo, vidiĝas serpento kuŝanta,
kiun oblikve premegis rodkupro, aŭ kiun, per frapo
275ŝtona, pasanto forlasis rompitan kaj preskaŭ malvivan;
vane per longaj tordadoj de korpo ĝi penas forkuri;
parto autaŭa stariĝas, dum brilas okuloj, dum buŝo
siblas kolere; sed posta, per vundo ŝirita, kuŝadas,
ringojn volvante; kaj vane sur sin mem ruliĝas artikloj;
280tiel kun unu remvico pezege treniĝis la ŝipo.
Tamen ĝi velojn etendas kaj trafas plenvele havenon.
Tiam Eneo per kvara premio donacas Sergeston
ĝoje: ĉar ŝipon li savis, ĉar ĉiuj revenas kunuloj.
Estas donata Foloo, sklavino de Kreta nacio:
285lerta en artoj Minervaj, du idojn ŝi nutras samnaskajn.
Tamen, post tiu batalo finita, al verda herbejo
pia Eneo aliras. De ĉie ĝin zonas arbaroj,
montojn kronante; en mezo de valo, natura teatro
kuŝas ĉirkaŭe; kaj de ĝi, de multa anaro sekvita,
290mezon trafinte, sun herban monteton sidiĝas heroo.
Tiam, ĉu volus okaze per kuro rapida batali
iuj junuloj, premiojn kaj donojn li kore promesas.
Multaj de ĉie aliras Trojanoj kaj anoj Sicilaj,
Eurialo kaj Niso unue:
295Eurialo aminda pri formoj kaj verda juneco,
Niso pro pia amego al knabo: post ili alkuras
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/94
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita