glora Dioro, naskita de gento de reĝo Priama,
poste Salio kaj Patro samtempe; unuan Akarna
naskis patrino, kaj duan Tegea, de sango Arkida.
300Fine alvenis Helimo, Panopo, junuloj Sicilaj
arbarloĝantoj, kunuloj de reĝo maljuna Acesto,
poste aliaj pri kiuj nenion konigis la Famo.
Meze de ili, Eneo sin levas kaj tiel parolas:
«Vortojn en korojn akceptu; al ĝojo malfermu animojn:
305el vi neniu eliris sen dono de mi donacita.
Ĉiu ricevos du sagojn Gnosiajn, armitajn de fero
bele brilanta, kaj unu arĝentan hakilon ĉizitan.
Estos premio komuna por ĉiu. Tri poste unuaj
donojn ricevos, kaj kapon zonados per branĉoj olivaj.
310Bele vestitan ĉevalon unua venkanto ricevos.
Amazoninan sagujon al dua, je sagoj Tracujaj
plenan, mi donos, al flanko pendantan per ora rimeno,
kiun alligas hoketo, kovrata de riĉaj juveloj.
Tria, pro tiu ĉi kasko Arguja, kontenta eliros».
315Tiel li diris. Lokitaj kurantoj, tuj kiam signalo
estas aŭdita, barilon lasinte, tra spaco rapidas,
kiel fluganta nubaro, nur celon vidante trafotan.
Antaŭ aliaj kurantoj aliras kaj longe saltegas
Niso, pli certe rapida ol fulmo, ol venta flugilo;
320sekvas proksime Salio, sed tamen post spaco tre longa.
Tria, sed je interspaco mallonga, alvenas kurante
Eurialo.
Eurialon Helimo postiras; kaj poste Dioro
flugas, de antaŭiranto piede tuŝante piedon,
325ŝultrojn klinante sur ŝultrojn: se daŭrus kurado pli longe,
salto lin igus unua; kaj venko fariĝus necerta.
Estis jam baldaŭ finita batalo, kaj lacaj kurantoj
preskaŭ celfoston ektrafis, ĵus kiam en sangon glitigan
Niso ekfalas mizere; ĉar junaj bovviroj buĉitaj
330teron okaze ĉi tie difektis kaj verdan berbejon.
Tie junulo venkanta sufiĉe sur tero piedon
ŝanceliĝantan deteni ne povis, sed falis subite,
kapon antaŭan, en koton malpuran kaj sanktan sangaĵon.
Tamen li Eurialon amatan ne tute forgesis:
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/95
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita