aŭ Erimanta montaro, putrintajn rompinte radikojn.
450Tien alkuras scivole Trojanoj kaj anoj Sicilaj,
kriojn ĉielen puŝante: unua rapidas Acesto.
Li kompatinde maljunan el tero sublevas amikon.
Nek prokrastite per falo kaj nek timigite, heroo
ree batalon komencas; ĉar forton grandigas kolero:
455nun konscianta kuraĝo kaj honto flamigas fervoron.
Frapas Entelo Dareson kurantan, jen dekstra per ganto,
jen per maldekstra, tra tuta areno lin persekutante.
Paco nenia, nenia ripozo: ĉar, kiel ventega
hajlo krakigas tegmenton, nun tiel, per frapoj rapidaj,
pugnoj Entelaj senĉese ruladas kaj batas Dareson.
460Tiam Eneo la patro ne volis ke koro Entela
estu pli longe kolera, kaj venĝon plenumu malhoman:
sed li batalon finigas, kaj, lacan kaptinte Dareson,
penas konsoli venkiton per tiuj paroloj amikaj:
465«Malfeliĉulo! nu, kia frenezo eniĝas en koron?
Ĉu vi ne vidas ke homa ne estas forteco, sed dia?
Diojn obeu!» li diras, kaj laŭte ĉesigas batalon.
Dume fidindaj kunuloj al ŝipoj lin pene kondukas.
Kapo ruliĝas sur ŝultroj malfortaj, tremetas genuoj;
470sango malpura eliras el buŝo kun dentoj rompitaj.
Ili, denove vokitaj, kirason ricevas kaj glavon.
Kronon kaj bovon, batalan premion, Entelo konservas.
Tiam venkanto, en koro fiera pri bela bovviro:
«Filo diina», li diris, «kaj ĉiuj Trojanoj, vi vidas
475kian grandegan, dum korpa juneco, mi havis fortegon.
Tute el morto tro certa sendube vi savis Dareson».
Tiel li diris; kaj kontraŭ vizaĝo de bovo starante,
kiun premie donacis Eneo, li dekstran sublevas,
kaj, frapigante malmolan boksilon en mezon de kornoj,
480oston rompitan trapuŝas kaj cerbon dispelas ŝprucantan:
falas bovviro kaj teren tremante kuŝiĝas malviva.
Poste Entelo el brusto profunde eligas parolojn:
«Tiun oferon, Erikso, pli bonan ol sangon Daresan
al vi mi donas: nun bokson kaj arton mi lasas, venkinte».
485Tiam Eneo, ĉu volas per sago rapida batali
iuj junuloj, premiojn kaj donojn tutkore promesas.
Paĝo:Virgilio - Eneido, 1906, Vallienne.pdf/99
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita