Paĝo:Vogt - Nepre konfidenca raporto, 1928.pdf/5

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

5.) Laux la statutoj, la direktoro de UEA devus deponi garantisumon kiel sekurigon por korekta administrado. S-ro Jakob deklaris al mi, ke li deponis tian garantisumon en alteco de 20.000 fr. kaj ke tiuj trovigxas en monsxranko de lia oficeja cxambro. Sed samtempe li kontestis la devigan karakteron de tia garantio, cxar oni siatempe rezignis pri tio; li do nur libervole faris. El kio konsistas tiu sekurigo, tion mi ne povis ekscii malgraux plurfoja reveno al tiu demando. Dokumentojn kaj atestojn anstatauxis gxeneralece formulita respondo.

Mi uzis ankoraux unu tagon de mia restado en Bern por viziti S-ron Stettler laux ties deziro, kaj por priparoli kun li cxiujn aferojn. S-ron Stettler mi gxis tiam renkontis nur tute mallonge kaj tial apenaux konis lin. Nun mi ekkonis lin kiel esperantiston kiu plej bone konas kaj plej gxuste prijugxas la tutan Esperanto-Movadon. Gxis certa grado estis al li konataj la administraj malbonoj en Gxenevo, sed ne la malperfektoj de la librotenado, kiun li mem siatempe enkondukis – sed tiele plenumadis ke gxi simple ne estis malperfekta (gxi estis la malnova usona duobla librotenado). Li intencas ordigi la nunan staton. Cetere li havas kiel mi la starpunkton, ke estos tre malfacile ion efike sxangxi. Cxar mankas la necesaj financaj garantioj, oni apenaux povos trovi unuarangan oficestron [!]. Kaj ecx se oni havus, li malsukcesus je la pasiva kaj aktiva rezistado de la esperantistaro, – opiniis S-ro Stettler. Li rakontis al mi detalojn el la tempo kiam li ankoraux mem faradis la laboron kaj mi devis rekoni, ke ne estas mirige, se cxiam denove la sinsekvaj funkciuloj foriras cxagrenitaj, rompitaj kaj konsumitoj. Hodler oferis sian sanon, Stettler dekduon da jaroj de peniga laboro senpaga kaj ankaux D-ro Privat jam alvenis cxe certa punkto de rezignemo. Malgraux cxio oni ne devas senkuragxigxi, cxar temas ja pri tasko tro grava ke oni povus formeti gxin neplenumita. Fundamenta sxangxigxo eblas nur, se la tuta esperantistaro de la mondo ekkonas sian devon, kaj se aliflanke ekzistas certeco pri administrado kiu garantias al tiu cxi esperantistaro ke gxiaj monoferoj – individuaj kaj kolektivaj – estas uzataj laux la plej bonaj principoj utile al nia movado. El tia reciproka konfido devos rezulti plibonigxo de la cirkonstancoj. Cxe unu flanko pli granda oferemo devas disponigi la bezonatan monon por ke la administracio havu la kapitalon necesan por sukcese konduki tiel gravan aferon. Restas la demando, cxu la esperantistaro, kiam gxi konfidos, kontribuos la monon kaj mi jesis al S-ro Stettler tiun demandon, cxar mi fidas la forton de nia ideo kaj de nia movado.

Konfirmi, ke mi kontrolis la bilancon de UEA, mi bedauxrinde ne povis. Mi nur atestis, ke la sumoj publikigitaj estas identaj kun la bilanco en la cxeflibro de la asocio.

Stuttgart, la 21-an de februaro 1928