Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/106

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

konkludus, ke mi estas unu el la plej malfeliĉaj kreitoj el la mondo.

Tiel Paket malfermis sian koron al la bona Kandid, en ĉambreto, en la ĉeesto de Marten, kiu diris al Kandid:

— Vi vidas, ke jam mi gajnis la duonon de mia veto.

Frato Levkojo sidis en la manĝo-ĉambro kai trinkis, atendante la vespermanĝon.

— Sed, diris Kandid al Paket, vi aspektis tiel gaja, tiel kontenta, kiam mi renkontis vin; vi kantis, vi karesis la teatanon kun natura komplezemo; vi ŝajnis al mi tiom feliĉa, kiom vi estas malfeliĉa.

— Ha! sinjoro, respondis Paket, tio estas plia mizero en nia profesio. Hieraŭ mi estis ŝtelata kaj batata de oficiro, kaj necesas, ke hodiaŭ mi aspektu gaja por plaĉi al monaĥo.

Sufiĉis al Kandid; li konfesis, ke Marten pravas. Oni altabliĝis kun Paket kaj la teatano; dum la manĝado estis amuze, kaj ĉe la fino oni konfide interparolis.

— Mia patro, diris Kandid al la monaĥo, mi havas la impreson, ke vi ĝuas sorton, kiu estas por ĉiuj enviinda; via vizaĝo spegulas sanon, via fizionomio signas feliĉon; vi havas tre beletan junulinon por via distro, kaj vi ŝajnas tre kontenta pri via metio de teatano.

— Ja vere, sinjoro, diris frato Levkojo, mi deziras, ke ĉiuj teatanoj estu ĉe la fundo de l’maro. Cent fojojn mi havis la tenton ekbruligi la monaĥejon kaj fariĝi mahometano. Miaj gepatroj devigis min, kiam mi estis dek-kvinjara, surmeti tiun ĉi malŝatindan robon, por lasi pli da riĉo al tiu malbeninda unuenaskita frato, kiun Dio malsukcesigu! Ĵaluzo, malkonsento, furiozo regas en la monaĥejo. Estas vere, ke mi faris kelke da