Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/112

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

— Jes, diris la senatano, estas tri mil da ili, kaj ne eĉ tri dekduoj da bonaj. Rilate al tiuj kolektoj da predikoj, kiuj ĉiuj kune ne valoras paĝon de Seneko, kaj ĉiuj tiuj dikaj volumoj pri teologio, estu certa, ke neniam mi malfermas ilin, nek mi nek aliu.

Marten ekvidis bretaron ŝarĝitan per anglaj libroj. Li diris:

— Mi kredas, ke plaĉas al respublikano la plejparto da tiuj libroj klare verkitaj.

— Jes, respondis Pokokurant, estas bele skribi kion oni pensas; tio estas privilegio de la homo. En la tuta Italio, oni skribas nur kion oni ne pensas; kiuj loĝas en la patrio de la Cezaroj kaj de la Antonenoj, tiuj ne kuraĝas havi ideon sen la permeso de jakobeno. Mi estus kontenta pri la libero, kiu inspiras la anglajn geniulojn, se la pasio kaj la partiemo ne difektus ĉion, kio estas ŝatinda en tiu multvalora libero.

Kandid, ekvidante libron de Milt’n[1], demandis al Pokokurant, ĉu li ne konsideras tiun aŭtoron kiel grandan homon.

— Kiun? li diris, tiun barbaron, kiu faris longan komentadon pri la unua ĉapitro de la Genezo en dek libroj[2] el malbelsonaj versoj? tiun maldelikatan imitanton de la Grekoj, kiu kripligas la kreadon, kaj kiu, dum Moseo reprezentas la Eternulon, produktantan la mondon per la parolo, igas la Messiah[3] elpreni cirkelon el iu ŝranko en la ĉielo por desegni sian verkon? Ĉu mi povus ŝati tiun, kiu difektis la inferon de Taso; kiu maskas Lucifer jen bufe, jen pigmee, kiu ripetigas al

  1. Angle: Milton.
  2. La »Perdita Paradizo« enhavas efektive 12 kantojn.
  3. Ĉi tiu angla vorto troviĝas en la franca teksto. Esperante: Mesio.