Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/116

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kandid kaj Marten tiam ne plu dubis, ke tio estis karnavala maskiĝado. Kvara servisto diris al kvara mastro: »Via Majesto forveturos, kiam al ĝi plaĉos«, kaj li eliris, kiel la aliaj. La kvina servisto diris la samon al la kvina mastro. Sed la sesa servisto malsame parolis al la sesa fremdulo, kiu estis apud Kandid; li diris al li: »Nu, via Reĝa Moŝto, oni ne plu volas krediti al Via Majesto, nek al mi ankaŭ, kaj ni riskas esti enkarcerigataj ĉi tiun nokton, vi kaj mi; mi iras por zorgi pri miaj aferoj: adiaŭ.«

Kiam ĉiuj servistoj estis malaperintaj, la ses fremduloj, Kandid kaj Marten restis profunde silentaj. Fine Kandid ekparolis: »Sinjoroj, li diris, jen estas stranga ŝerco. Kial vi ĉiuj estas reĝoj? Koncerne min, mi konfesas, ke nek mi, nek Marten estas tiaj.«

La mastro de Kakambo seriozmiene ekparolis, kaj diris itallingve: »Mi tute ne ŝercas, mi nomiĝas Aĥmet la III[1]. Dum pluraj jaroj mi estis grandsultano; mi detronigis mian fraton; mia nevo detronigis min; oni fortranĉis la kolon al miaj veziroj; mi finpasigas mian vivon en la malnova palaco; mia nevo, la granda sultano Mahmud, kelkfoje permesas al mi vojaĝi pro mia sano, kaj mi venis al Venezio por pasigi la karnavalon.«

Junulo, kiu estis apud Aĥmet, parolis post li kaj diris: »Mi nomiĝas Ivan[2]; mi estis imperiestro de ĉiuj Rusioj; mi estis detronigata dum mi kuŝis ankoraŭ en

  1. Aĥmet la III, turka imperiestro, fakte reĝis de 1703 ĝis 1730.
  2. Ivan la VI, naskiĝis en 1740, surtroniĝis la saman jaron kaj estis detronigata de Elizabat Petrovna, filino de Petro la Granda, kaj murdata en 1764.