Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/122

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

li havi ian similon kun Panglos kaj kun tiu malfeliĉa jezuito, tiu barono, tiu frato de Kunegond. »En vero, li diris al Kakambo, se mi ne vidus pendigi majstron Panglos, kaj se mi ne havus la malfeliĉon mortigi la baronon, mi kredus, ke estas ili, kiuj remadas sur ĉi tiu galero.«

Aŭdante la nomojn barono kaj Panglos, la du punlaboruloj ekkriis, haltis sur sia benko kaj lasis fali siajn remilojn. La malgrandaziana mastro alkuris sur ilin, kaj la batoj per bovtendeno duobliĝis.

— Haltu! haltu! sinjoro, ekkriis Kandid; mi donos al vi tiom da mono, kiom vi postulos.

— Kio! ĝi estas Kandid! diris unu el la punuloj.

— Kio! ĝi estas Kandid! diris la alia.

— Ĉu tio estas sonĝo? diris Kandid; ĉu mi maldormas? Ĉu mi estas en ĉi tiu galero? Ĉu tio estas la barono, kiun mi mortigis? Ĉu tio estas majstro Panglos, kiun mi vidis pendigata?

— Tio estas ni mem, tio estas ni mem, ili respondis.

— Kio! tio estas tiu granda filozofo? diris Marten.

— He! sinjoro malgrandaziana mastro, diris Kandid, kiom da mono vi postulas por reaĉeti sinjoron De Thunder-ten-tronckh, unu el la unuarangaj baronoj de la Imperio, kaj sinjoron Panglos, la plej profundpensan metafizikiston el Germanio?

— Hunda kristano, respondis la malgrandaziana mastro, ĉar ĉi tiuj du hundaj kristanaj punlaboruloj estas baronoj kaj metafizikistoj, kio sendube estas altranga ofico en ilia lando, ci pagos por ili kvindek mil ormonerojn.

— Vi ricevos ilin, sinjoro; veturigu min fulmorapide al Konstantinopolo, kaj vi tuj estos pripagata. Sed, pli trafe: konduku min al F-ino Kunegond.