Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/15

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
KANDID[1]
AŬ LA OPTIMISMO
Tradukita francen el la germana lingvo de sinjoro doktoro Ralf[2], kun la aldonoj, kiujn oni trovis en la poŝo de l’doktoro post lia morto, okazinta dum la favora jaro 1759.
ĈAPITRO I
Kiel Kandid estis edukata en bela kastelo, kaj kiel li estis el ĝi forpelata

En Vestfalio, en la kastelo de lia barona moŝto Thunder-ten-tronckh, estis junulo al kiu la naturo estis doninta plej mildajn ecojn. Lia fizionomio spegulis lian animon. Li havis sufiĉe da juĝkapablo kun la plej simpla spirito; pro tio, mi kredas, oni nomis lin Kandid. La malnovaj servistoj suspektis, ke lia patrino estis la fratino de lia barona moŝto kaj lia patro iu nobelo el la ĉirkaŭaĵo, kun kiu ŝi neniam volis edziniĝi, tial

  1. France: Candide; tiu vorto signifas: malruza, senmalica, naiva.
  2. Germane: Ralph. Tiu doktoro Ralph estas, evidente, nur imagita persono. Ne malprave Volter kaŝis sin sub tiu pseŭdonimo, ĉar, jam la 2. de marto 1759, Kandid estis denuncita ĉe la konsilantaro de Ĝenevo, kaj baldaŭ bruligita fare de la ekzekutisto.