de l’homo kaj la malbeno estis entenataj en la plej bona el la mondoj eblaj.
— Ĉu do sinjoro ne kredas je la libero? diris la intimulo.
— Via Moŝto pardonos al mi, diris Panglos; la libero povas ekzisti kun la nepra neceso: tial ke estis necese, ke ni estu liberaj; tial ke fine la determinita volo…
Panglos estis ĉe la mezo de sia frazo, kiam la intimulo kapsignis al sia armita servistaĉo, kiu donis al li por trinki vinon el Porto aŭ el Oporto.
Post la tertremo, kiu detruis la tri kvaronojn de Lisbono, la saĝuloj el la lando ne povis trovi pli efikan rimedon por malhelpi kompletan ruiniĝon ol doni al la popolo belan religian punbruligon; estis decidite de la universitato de Koimbro[2], ke la spektaklo de kelkaj personoj bruligataj per malvigla fajro, dum granda ceremonio, estas nepre bona rimedo por malhelpi la teron tremi. Oni konsekvence kaptis Biskajanon, kiu estis edziĝinta kun sia sambaptopatrino[3], kaj du Portugalojn,