Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/32

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiuj ĉe manĝado de kokido deprenis ties lardon; post la tagmanĝo oni venis por ligi doktoron Panglos kaj lian disĉiplon Kandid, unu pro tio ke li parolis, kaj la alian, ĉar li aŭskultis kun aproba mieno: ambaŭ estis apartigite kondukataj en ĉambrojn, kie regis ega freŝo kaj en kiuj la suno neniam maloportunis; ok tagojn poste, oni vestis ilin per iu »san-benito«[1], kaj oni ornamis iliajn kapojn per paperaj mitroj. Sur la mitro kaj la »san-benito« de Kandid estis pentritaj flamoj renversitaj kaj diabloj, kiuj havis nek ungojn, nek vostojn; sed la diabloj de Panglos havis ungojn kaj vostojn kaj la flamoj staris nerenversite. Estante tiele vestitaj, ili procesie marŝis, kaj aŭdis tre kortuŝan predikon, kiun sekvis bela unutona muziko. Kandid estis kadence sidvange batata, dum oni kantis; la Biskajano kaj la du homoj, kiuj ne volis manĝi lardon, estis bruligataj, kaj Panglos estis pendigata, kvankam tio estis ne kutima[2]. La saman tagon, la tero denove tremadis kun terura brukrakado[3].

Ekterurite, konsternite, duonfreneziĝinte, tute sangante, Kandid diris al si: »Se ĉi tie estas la plej eble bona mondo, kiaj do estas la aliaj? Ne tre gravas mia sidvanga frapado, tion mi jam spertis ĉe la Bulgaroj; sed, ho, mia kara Panglos! la plej eminenta el la filozofoj, ĉu estas eble, ke mi vidis vin pendigata, ne konante eĉ la kialon! Ho, mia kara anabaptisto! la plej bona el la homoj, ĉu estas eble, ke vi dronis en la haveno! Ho, fraŭlino Kunegond, la plej inda el ĉiuj, ĉu estas eble, ke oni trafendis al vi la ventron!«

  1. Flava jako, per kiu la inikvizitoroj vestis la bruligotojn.
  2. La Inkvizicio ne kutimis pendigi herezulojn.
  3. Efektive okazis aliaj tremoj en 1756.