Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/42

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

apud la urbo Sankta Sakramento. Kandid, kiu militservis ĉe la Bulgaroj, faris antaŭ la generalo de la malgranda armeo bulgaran ekzercadon kun tiom da eleganta facilo, da rapido, da lerto, da fiero, da facilmoveco, ke oni donis al li por komandi infanterian roton. Jen li estas kapitano; li enŝipiĝas kun fraŭlino Kunegond, la maljunulino, du servistoj, kaj du andaluziaj ĉevaloj, kiuj apartenis al sinjoro la granda inkvizitoro de Portugalio.

Dum la marvojaĝo ili multe rezonadis pri la filozofio de la kompatinda Panglos.

— Ni iras en alian mondon, diris Kandid; sendube estas en tiu, kie ĉio estas bona: ĉar estas konfesende, ke oni povus iom ĝemi pro tio, kio fizike kaj morale okazas en la nia.

— Per mia tuta koro mi amas vin, diris Kunegond; sed mi ankoraŭ havas la animon tute timigita de tio, kion mi vidis, de tio, kion mi spertis.

— Ĉio bone prosperos, respondis Kandid; la maro de ĉi tiu nova mondo jam estas pli bona ol tiuj en Eŭropo; ĝi estas pli kvieta, la ventoj pli konstantaj. Certe estas la nova mondo, kiu estas la kiel eble plej bona mondo.

— Tia estu la volo de Dio! diris Kunegond; sed mi estis tiom terure malfeliĉa en la malnova, ke mia koro ne plu kapablas esperi.

— Vi plendas, diris la maljunulino! ho ve! vi ne spertis tiajn malfeliĉojn, kiaj estis la miaj.

Kunegond preskaŭ ekridis, kaj opiniis, ke tiu bonulino estas tre amuza, pretendante, esti pli malfeliĉa ol ŝi. »Ho ve! ŝi diris al ŝi, mia bonulino, krom se vi estis seksperfortata de du Bulgaroj; se vi ricevis du tranĉilpikojn en la ventron, se oni fordetruis al vi du kastelojn,