Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/45

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

meti al ni nur kanulojn. Tia ceremonio ŝajnis al mi tre stranga: jen kiel oni juĝas pri ĉio, kiam oni neniam forlasis sian landon. Baldaŭ mi eksciis, ke oni volis konstati ĉu ni ne kaŝis tie kelkajn diamantojn: ĝi estas kutimo starigita jam de nememorebla tempo ĉe la civilizitaj nacioj, kies ŝipoj trakuras la marojn. Mi eksciis, ke sinjoroj la religiuloj kavaliroj de Malta neniam malatentas tiun kutimon, kiam ili kaptas Turkojn kaj Turkinojn; ĝi estas leĝo de la internacia juro, kiun oni neniam malobeis.

»Mi ne diros al vi, kiom estis peniga por princino esti kondukata kiel sklavo al Maroko kun sia patrino; vi facile povas imagi kiom ni suferis en ia korsara ŝipo. Mia patrino estis ankoraŭ tre bela; niaj akompanantinoj, niaj simplaj ĉambristinoj havis pli da allogoj ol oni povas trovi en tuta Afriko; rilate min, mi estis rava, mi estis la belo, la ĉarmo mem kaj mi estis virga; tia mi ne restis longe: tiu floro, kiu estis rezervata por la bela princo de Masa-Karara, estis al mi rabata de la korsara kapitano; li estis abomena negro, kiu eĉ opiniis, ke li faris al mi grandan honoron. Certe necesis, ke sinjorino la princino de Palestrina kaj mi estu tre fortaj por elteni ĉion, kion ni spertis ĝis nia alveno en Maroko! Sed sufiĉas pri tio; tiuj aferoj estas tiom ordinaraj, ke ili ne estas priparolindaj.

»Maroko naĝis en sango, kiam ni alvenis. Kvindek filoj de la imperiestro Mulej-Ismael[1] havis ĉiu unu partion; kio fakte okazigis kvindek civilajn militojn, de

  1. Tiu imperiestro regis de la j. 1672 ĝis 1727. La nombro de liaj gefiloj estis nekalkulebla; nur la filoj superis la nombron okcent. La lastaj jaroj de lia reĝado estis tumultigataj per la ribelo de liaj filoj.