Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/48

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por regadi Ŝtatojn[1]. Oni operaciis min tre sukcese, kaj mi estis muzikisto en la kapelo de S-ino la princino de Palestrina.

— »De mia patrino, mi ekkriis.

— »De via patrino! li ekkriis plorante; kio! ĉu vi estus tiu juna princino, kiun mi edukis ĝis ŝia sesjara aĝo, kaj kiu jam esperigis, ke ŝi estos tiom bela, kiom vi estas?

— Ĝi estas mi mem; mia patrino estas je kvarcent paŝoj de ĉi tie, distranĉita en pecojn kaj kuŝanta sub amaso da mortintoj…

»Mi rakontis al li ĉion, kio okazis al mi; li ankaŭ rakontis siajn aventurojn, kaj sciigis min, ke kristana potenco[2] sendis lin al la reĝo de Maroko, por fari kun li kontrakton laŭ kiu oni liveros al li pulvon, kanonojn kaj ŝipojn por ke li helpu ekstermi la komercon de aliaj kristanoj. »Mia misio estas plenumita, diris tiu honesta eŭnuko; mi estas enŝipiĝonta por Ceŭta, kaj mi revenigos vin en Italion. Ma che sciagura d’essere senza c......!«

»Kortuŝite kaj larmokule mi dankis al li; kaj, anstataŭ veturigi min en Italion, li kondukis min al Alĝero, kaj vendis min al la guberniestro de tiu provinco. Apenaŭ mi estis vendita, ke tiu pesto, kiu

  1. Aludo al Karlo Broski (itale: Carlo Broschi) alnomita Farinelli, kiu naskiĝis en 1705, mortis en 1782. Li estis kastrita kaj fariĝis unu el la plej famaj kantistoj de Italio. En 1736 li iris en Hispanion, fariĝis favorato de la reĝoj Filipo la V kaj Ferdinando la VI kaj ludis tre gravan politikan rolon. — Trad.
  2. Dum la milito pro la heredo de Hispanio, pluraj kristanaj potencoj (Portugalio interalie) petegis la helpon de Mulej-Ismael. — Trad.