Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/53

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke ŝi ankaŭ ne estis; kaj kvankam tia duonoficiala mensogo estis iam tre laŭmoda ĉe la antikvuloj[1], kaj ke ĝi povus utili al la modernuloj, lia animo estis tro pura por ne diri la veron. »Fraŭlino Kunegond, li diris, estas faronta al mi la honoron edziniĝi kun mi, kaj ni petegas vian ekscelencan moŝton konsenti pri nia edziĝo.«

Don Fernando de Ibaran, kaj Figuerora, kaj Maskarenes, kaj Lampurdos, kaj Suza, levante siajn lipharojn akre ridetis, kaj ordonis al kapitano Kandid, ke li iru revui sian roton. Kandid obeis; la guberniestro restis kun Kunegond. Li malkovris al ŝi sian pasion, solene certigis, ke morgaŭ li edzinigos ŝin kun la konsento de la Eklezio, aŭ aliel, laŭ tio, kion postulos ŝiaj ĉarmoj. Kuneĝond petis kvaronan horon por enpensiĝi, por konsulti la maljunulinon kaj decidi.

La maljunulino diris al Kunegond: »Fraŭlino, vi havas sepdek du gradojn da nobeleco, kaj ne eĉ unu obolon; dependas nur de vi, ĉu vi fariĝos la edzino de la plej granda sinjoro el suda Ameriko, kiu havas belajn lipharojn; ĉu utilas, ke vi tenu vian dignon en neŝanceliĝebla fidelo? Vi estis perfortata de Bulgaroj; judo kaj inkvizitoro ĝuis vian amfavoron; la malfeliĉoj donas rajtojn. Mi konfesas, ke, se mi estus ĉe via loko, mi sen ia skrupulo edziniĝus kun la sinjoro guberniestro kaj riĉigus S-ron kapitanon Kandid«. Dum parolis la maljunulino kun la tuta prudento, kiun donas la aĝo kaj la sperto, oni vidis eniri en la haveno malgrandan ŝipon; ĝi portis alkadon[2] kaj algvazilojn[3], kaj jen kio estis okazinta.

  1. Aludo al la historio de Abraham kaj Sara en la Biblio. — Trad.
  2. Hispana urbestro aŭ juĝisto.
  3. Hispanaj policistoj.