Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/65

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al korvoj kaj kornikoj la rezultaĵon de sia venko. Sed, sinjoroj, vi certe ne volus manĝi viajn amikojn. Vi kredas esti trapikontaj per rostostango jezuiton, kaj estas via defendanto, estas malamiko de viaj malamikoj, kiun vi estas rostonta. Rilate min, eksciu, ke mi naskiĝis en via lando; la sinjoro, kiun vi vidas, estas mia mastro, kaj, anstataŭ esti jezuito, li ĵus mortigis jezuiton, li surhavas ties vestojn: jen estas la kaŭzo de via eraro. Por kontroli mian diron, prenu lian robon, portu ĝin ĝis la unua barilo de la regno de los padres; demandu, ĉu mia mastro ne mortigis jezuito-oficiron. Vi bezonos malmulte da tempo; vi ja povos manĝi nin poste, se vi eltrovos, ke mi mensogis al vi. Sed, se mi diris al vi la veron, vi tre certe liberigos nin, ĉar vi bone konas la principojn de la ĝenerala juro, la morojn kaj la leĝojn.«

La Grandoreluloj juĝis tiun parolon tre saĝa; ili deputis du eminentulojn por iri diligente informiĝi pri la afero; la du deputitoj saĝe plenumis sian komision, kaj baldaŭ revenis, kunportante bonajn sciigojn. La Grandoreluloj liberigis siajn du kaptitojn, faris al ili multe da afabloj, proponis al ili junulinojn, donis refreŝigojn kaj kondukis ilin ĝis la limapudoj de siaj ŝtatoj, kun ĝojego kriante: »Li ne estas jezuito, li ne estas jezuito!«

Kandid ne laciĝis admiri la motivon de sia liberiĝo. »Kia popolo! li diris, kiaj homoj! kiaj moroj! Se mi ne havus la feliĉon esti per mia spado trapikinta la korpon de la frato de F-ino Kunegond, mi estus senpardone manĝita. Sed, ĉion konsiderante, la pura naturo estas bona, ĉar ĉi tiuj homoj, anstataŭ min manĝi, faris al mi mil ĝentilojn, tuj kiam ili eksciis, ke mi ne estas jezuito.«