Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/69

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

supojn garnitajn ĉiu per du papagoj, bolitan kondoron, kiu pezis du cent funtojn, du rostitajn simiojn treege bongustajn, tri cent kolibrojn sur unu plado, kaj ses cent similspecajn aliajn birdetojn sur alia; bonegajn saŭcaĵojn, delikategajn kukojn; ĉio kuŝis sur pladoj el ia speco de diafana kvarco. La gekelneroj de la gastejo verŝis plurajn likvorojn el sukerkano.

La kunmanĝantoj plejparte estis komercistoj aŭ veturigistoj, ĉiuj treege ĝentilaj, kiuj faris kelkajn demandojn al Kakambo kun plej singardema diskreto, kaj kiuj respondis liajn laŭ kontentiga maniero.

Kiam la manĝado estis finita, Kakambo, same kiel Kandid, opiniis, ke ili malavare pagas sian parton, ĵetante sur la tablon de la gastiganto du el tiuj larĝaj oraj pecoj, kiujn ili kolektis; la gegastigantoj ekrideigis, kaj longe tenis al si la koksojn. Fine ili kvietiĝis: «Sinjoroj, diris la gastiganto, ni bone vidas, ke vi estas fremduloj; da ili ni ne kutimas vidi. Pardonu al ni, se ni ekridis, kiam vi proponis ŝtonojn el niaj vojoj kiel pagilon. Vi sendube ne havas enlandan monon, sed tio ne necesas por tagmanĝi ĉi tie. Ĉiuj gastejoj establitaj por la oportuno de l’komercado estas pagataj de la registaro. Ĉi tie vi malbone manĝis, tial ke ĝi estas malriĉa vilaĝo; sed ĉie alie vi estos gastigataj kiel vi meritas esti.« Kakambo klarigis al Kandid ĉiujn parolojn de la gastiganto, kaj Kandid ilin aŭskultis kun la sama admiro kaj sama konfuzo, laŭ kiu lia amiko Kakambo tradukis ilin. »Kiu do estas tiu lando, ili ambaŭ diris, de neniu konata sur la tero, kaj kie la naturo estas el speco, kiu tiom malsimilas la nian? Konjekteble ĝi estas la lando, kie ĉio bonstatas: ĉar nepre necesas, ke ekzistu unu el tia speco. Kaj, malgraŭ tio, kion diris majstro Panglos, mi ofte ekvidis, ke ĉio sufiĉe malbonstatas en Vestfalio.«