Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/74

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

paŝe longan, tute plenan je matematikaj kaj fizikaj instrumentoj.

Trarigardinte, dum la posttagmezo, proksimume la milonan parton de la urbo, ili estis rekondukataj al la reĝo. Kandid altabliĝis inter Lia Reĝa Moŝto, sia servisto Kakambo kaj pluraj sinjorinoj. Neniam oni tiom bone manĝis, kaj neniam la reĝo estis pli sprita ol dum la vespermanĝo. Kakambo klarigis la spritajn vortojn de la reĝo al Kandid, kaj, malgraŭ la tradukiĝo ili restis spritaj. El ĉio, kio mirigis Kandid, tio ne estis la malplej miriga.

Ili restis monaton en tiu gastejo. Kandid ne ĉesis diri al Kakambo: »Estas vere, mia amiko, mi rediras, ke la kastelo, kie mi naskiĝis, ne indas je la lando, kie ni estas; sed F-ino Kunegond forestas kaj vi sendube havas en Eŭropo iun amatinon. Se ni restas ĉi tie, ni estos nur same bonstataj kiel la aliaj; male, se ni revenos en nian mondon nur kun dek du ŝafoj ŝarĝitaj per ŝtonoj el Eldorado, ni estos pli riĉaj ol ĉiuj reĝoj kune, ni ne plu bezonos timi inkvizitorojn, kaj ni facile povos repreni F-inon Kunegond.«

Tiu parolo plaĉis al Kakambo: oni tiom ŝatas migradi, akiri famon ĉe siaj samgentanoj, fanfaroni pri tio, kion oni vidis dum siaj vojaĝoj, ke la du feliĉuloj decidis ne plu esti feliĉaj kaj peti sian liberiĝon de Lia Reĝa Moŝto.

»Vi faras malsaĝaĵon, diris al ili la reĝo, mi bone scias, ke mia lando estas negrava; sed, kiam mezbone oni estas ie, oni tie devas resti; mi certe ne havas la rajton teni fremdulojn; tio estas tiranio[1], kiu forestas el niaj moroj, el niaj leĝoj: ĉiuj homoj estas liberaj;

  1. Tiranaĵo.