Paĝo:Voltaire - Tri Verkoj de Volter, 1956, Lanti.pdf/98

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Li eniras tremante pro emocio, lia koro batadas, lia voĉo plisingultas; li volas ŝovi la kurtenojn de la lito, li volas alportigi lumon.

— Vi nepre ne faru tion, diras al li la servistino, la lumo mortigus ŝin; kaj subite ŝi refermas la kurtenon.

— Mia kara Kunegond, diris Kandid plorante, kiel vi fartas? se vi ne povas vidi min, almenaŭ parolu al mi.

— Ŝi ne povas paroli, diris la servistino.

La sinjorino tiam tiras el la lito grasetan manon, kiun longe Kandid priverŝas per larmoj kaj kiun li poste plenigas per diamantoj, lasante sakon plena de oro sur la brakseĝo.

Dum Kandid estas en emociega stato, alvenas policoficiro, sekvata de la perigorda abato kaj de kvar soldatoj.

— Ĉu do estas tiuj du suspektindaj fremduloj? li diris.

Li tuj ordonas, ke oni kaptu ilin kaj konduku en malliberejon.

— Ne tiel oni traktas la vojaĝantojn en Eldorado, diris Kandid.

— Pli ol iam ajn mi estas maniĥeano, diris Marten.

— Sed kien vi kondukas nin? diris Kandid.

— En iun subteran karceraĉon, diris la policoficiro.

Marten retrovinte sian flegmon, juĝis, ke la sinjorino, kiu ŝajnigis esti Kunegond, estis iu friponino, sinjoro la abato perigorda, iu fripono, kiu plej rapide ekspluatis la naivon de Kandid, kaj la policisto iu alia fripono, kiun oni povas facile subaĉeti.

Prefere ol riski la procedurojn de la juĝistaro, Kandid instruite de lia konsilo, kaj cetere ĉiam senpacience dezirante revidi Kunegond, proponas al la policisto tri