Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/10

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

bela kaj la nigra tuko, kiu kovris la dekstran malplenan okultruon, kompreneble ne pliagrabligis ĝian aspekton. Sed nun grimacigite de furiozo ĝi estis naŭze abomeninda. La knabino subite perdis ĉiun senton de timo kaj respekto kaj nepriskribebla esprimo de malŝato kaj malestimo pentriĝis sur ŝia bela, delikata vizaĝeto. Apenaŭ ke la patro estis findirinta la lastan vorton ŝi firme rigardis lian grimacan vizaĝon kaj respondis trankvile:

— Mi malŝatas mensogi. Se mi faris tion, tiam ĝi okazis ĉar mi ne havis alia rimedon por trovi iom da feliĉo. Kaj mi rajtas — same kiel iu alia — postuli iom da ĝojo. Karlo ne estas sentaŭgulo! Se li ne trovas laboron, tio ne estas lia kulpo.

Dum momento la patro staris kvazaŭ ŝtoniĝinte. Tio ankoraŭ neniam okazis ke la knabino rekte spitas al li. Poste li terure furiozis. Kun besta ekkrio li ĵetiĝis al la knabino kaj sovaĝe ekbatis ŝin. Kaj kredeble li estus mortbatinta la malfeliĉulinon, se ne najbaroj vokite per la penetrantaj helpokrioj de la patrino estus intervenintaj. Tiuj superfortis kaj fortiris la duonfrenezan vicon de sia viktimo kaj vokis policistojn kiuj forkondukis lin.

La patrino helpate de kompatema najbarino senvestigis kaj enlitigis la svenintan knabinon. Ŝi sangis el buŝo kaj nazo, ŝia vizaĝo estis ŝvelinta kaj ŝia belforma korpo montris plurajn postsignojn de kruela batado.

Kiam la knabino rekonsciiĝis, apud ŝia lito sidis la patrino kun klinita kapo kaj vizaĝo kaŝita per la manoj. La knabino sentanta dolorojn kaj rememorante pri la okazinta sceno ekĝemis profunde. Poste ŝi karesis la verton de la patrino kaj demandis mallaŭte: