Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/12

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

— Sed li estas senlabora kaj li posedas nenion. Patro opinias ke vi pro via aspekto, kiun la viroj ja nomas »bela«, havus bonŝancon trovi bonstatan edzon. Vi scias ja, kion li deziras de vi.

— Ke mi edzigu la ĝibulon? Neniam! Li povus esti posedanto de tri domoj, ankaŭ tiam mi ne akceptus lin kiel edzon. Sed ne nur lia korpa malbeleco naŭzas min. Li estas vulgara, drinkema viro.

— Sed riĉa! Li posedas domon kaj florantan negocejon. Kaj li diras ke li pro vi pretas fariĝi tute alia homo.

Marta ne plu rediris ion. Ankaŭ la patrino ne plu rompis la silenton.

La knabino volonte komunikus ion al sia patrino, sed ŝi ne povas. Ŝi rigardas la patrinan vizaĝon. Ankoraŭ juna — la patrino estis kvardekdujara — sed jam tiom sulkoplena! Tamen ankoraŭ beleta. Ŝi havis la saman delikatecon de la trajtoj kiel la filino.

Kompatinda patrino! Kiom da suferoj estas premintaj sian stampon sur ŝian vizaĝon! Tamen ŝi estas ĉiam pacienca, afabla, cedema. Eble, se ŝi estus iom pli rezistema, la patro iel bridus sin kaj estus malpli despota. Sed li ja estas ne nur despota, disputema, brutala, li ankaŭ trinkas alkoholaĵojn ĝis plenebriiĝo. Tio okazis lastatempe pli kaj pli ofte. Kaj en stato de ebrieco li estas kvazaŭ terura, sovaĝa besto. Marta ektremis ĉe tiu penso. Nenio ĝis nun suferita estas komparebla kun la freneziga angoro kiu premegis ŝian koron je la lasta sabato, kiam la patro — eluzante la foreston de la patrino — klopodis perforte fari ŝin, la filinon, sia amatino. Kaj pro seksardo perdinte sian prudenton, li certe estus perfortinta ŝin, se ne en la