Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/58

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

adultemulo, kanajlo, hundino, kreteno, megero, vulgara drinkemulo; vi ĉiam evitas laboron, kaj vi lasas infanojn kaj loĝejon droni en malpuro, vi portas la lastajn groŝojn al publikulinoj kaj al gastejestroj, dum la infanoj malsatas, kaj vi elspezas la monon de mi malfacile perlaboritan por frandaĵoj kaj ornamaĵoj… Tiaj kaj similaj vortoj kaj frazoj alterne el vira kaj virina buŝoj penetris el la najbara loĝejo al la scivole kaj naŭzate aŭskultantaj oreloj de Karlo, Anna kaj ties patrino.

— Terure, terure! — Anna skuis sian kapon kun abomeno. — Kiagrade do homoj povas seniĝi de decosento kaj memestimo!

Terure! — ankaŭ Karlo murmuretis. Li memoris pri la sceno okazinta sur la koridoro kaj ke la najbarino ja estas la sama virino, kiu tiam bategis la infanetojn pro la domaĝo kaŭzita per ŝia klaĉemo kaj la malatentado pri la knabeto.

— Kaj pri ĉi ĉio kulpas lastalinie tamen la ĝenerala mizero, — diris la patrino. — La homoj estas nuntempe tiom nervozaj kaj eksciteblaj, ke trankvila kunvivo de homo kun homo jam preskaŭ maleblas. »Estas spac’ en kabaneto por amanta homopar’« diris iu poeto. Jes, por unu nokto eble! Tiu poeto verŝajne ne konis la mizeron loĝantan kune kun la homoj en la malgrandaj loĝejoj.

Karlo jam denove ekrevis: Se li nur ne perdos sian Martan! Oni lasu lin nur estiĝi ŝia edzo, lasu ilin la aferojn, sed tute aliel ol ĉiuj aliaj homoj, kiuj malsaĝe amarigas unu al la alia la vivon anstataŭ interhelpi sin kaj pliheligi al si reciproke la grizan ĉiutagon kun ĝiaj zorgoj kaj ĉagrenoj. Se li nur trovos laboron!