ulan subvencion. Dume liaj esperoj trovi ian perlaboron de tago al tago malpliiĝis.
En tiu stato Karlo tiom pli suferis pro la konduto de Marta. Iam ŝi estis tiom kunsentema, partoprenema kaj komprenema al ĉio kio premis la koron de ŝia amiko. Lastatempe ŝi riproĉe nomis lin »plendemulo senenergia«, plendis pri tio, ke li fuŝas al ŝi ĉiun etan plezuron per sia malgajo kronika, kaj esprimis eĉ ofendajn dubojn pri lia fervoro en la laborserĉado. Sed en sia blinda amo al Marta Karlo toleris ĉion sen multa plendo kun la firma espero ke fine ĉio reboniĝos.
La diritan posttagmezon la koro de Karlo estis ĝiskreve plena de amaraj sentoj. Ekstere regis vera aŭtuna vetero kun ventoblovado kaj intermita pluvado. Tio ankaŭ efikis ĉiel nur ne gajige al naturo tiel sentema kiel tiu de Karlo.
Patrino Groner estis irinta al parencino loĝanta proksime. Do, la geamantoj sidis duope en la loĝejo ĉe siaj libroj kaj kajeroj.
— Kie troviĝas hodiaŭ viaj pensoj, Karlo? — Marta subite interrompis sian rerakonton de angla anekdoto, kiun Karlo antaŭe estis laŭtleginta al ŝi. — Vi ja apenaŭ aŭskultas kaj tute nenion korektas, se mi diras ion kio ne konformas al la teksto en la libro. Lastatempe vi estas terure malatenta al mi. Ĉu vi enuas en mia ĉeesto?
— Sed Marta! — Karlo respondis en tono milde riproĉa — Kion vi pensas? Mi ja estas feliĉa kiam mi povas esti kun vi. Pardonu, se mi estas iomete distrita kaj neatenta! Mia koro estas tiom peza.
— Vi devus esti pli vira! Regu iom viajn sentimentojn kaj kuraĝe trabatu vin tra la vivo! Eluzu la