tempon pli por studi kaj kleriĝi anstataŭ revi kaj malgaji sencele! La vivo postulas tutajn virojn kun energio kaj lerteco, kun scio pri praktikaj aferoj. — Momento Marta paŭzis kun certa sento de fiero pri sia diro. Ŝi ne konsciis ke ŝi ja nur sensprite ripetis vortojn, kiujn ŝi foje aŭdis de kolego Kerner kaj kiuj tiam forte imponis al ŝi. Poste ŝi aldonis kvazaŭ mildigante la antaŭajn frazojn: — Karlo, vi ja estas bona, kara knabo kaj mi amas vin. Sed mi deziras ke vi havu nur iom de la vivspertoj kaj memkonfido de mia kolego Kerner.
La vizaĝo de Karlo nervoze ekvibris. Akraj vortoj ŝovis sin sur lian langon, sed li retenis ilin neelparolitajn. Anstataŭe li respondis trankvile:
— Pli frue vi neniam tiel parolis. Nur post kiam vi ekrilatis kun sinjoro Kerner. Vi rimarkas tiom da mankoj en mia karaktero. Antaŭe vi prenis min tia kia mi estis. Nun vi ĉiam komparas kaj la komparo rezultiĝas ĉiam malfavore al mi. Diru do rekte ke mi jam ne kontentigas vin. Mi ne povas reteni vin, kiom ajn min suferigus disiĝo de vi. Mi ne povas helpi tion, ke mi estas nur simpla laboristo kaj ne trovas laboron.
Ĉe la lastaj vortoj lia voĉo tremetis percepteble.
Marta estis kortuŝita. Ŝi estis ĵetonta sin al la brusto de Karlo, ŝi estis dironta al li, ke li ne tiel grave pesu ŝiajn vortojn kaj ŝi estis jam promesonta, ke ŝi ne plu pensos pri la alia, ke ŝi volas esti nur la lia kaj ne plu iros al kolego Kerner pro la anglaj lecionoj. Sed en la sama momento estiĝis en ŝi ia sento de obstino kaj fiero, kiu retenis ŝin. Ŝi ekvidis image la elegantan figuron de Kerner aperi apud tiu de Karlo. Kaj kia kontrasto! Karlo, la bona, simplanima knabo kun la mola koro — tro mola por viro! — kun siaj