Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/68

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

mallertaj movoj kaj kun vestaro eluzita. Aliflanke sinjoro Kerner, la bonkonduta, memkonscia mondspertulo, vire bela kaj eleganta laŭ vestoj kaj moviĝoj. Li sciis tiel interese konversacii, paroli serioze kaj superece, ŝerci dece kaj sprite kaj rideti tiel simpatie kaj indulge! La trajtoj de lia vizaĝo estis tiom delikataj kaj noblaj, sed samtempe impone viraj. Jen Karlo, kiu estis inteligenta, sed naiva, verkis ja ĉarmajn poemojn kaj disvolvis belajn, iom sentimentalajn planojn pri siaj estonto kaj familia vivo, sed li tute ne kapablis majstri la malfacilojn de la vivo. Dume Kerner estis prudenta viro de la realo, kiu tamen ne malhavis certan komprenemon por la belo, por la arto. Li kapablis perlabori sian vivon eĉ en tempo tiel kriza; li ankoraŭ ne estis senlabora kaj li certe neniam estos.

Sed ĉu li vidas en ŝi pli ol sian koleginon, al kiu li — eble nur por distri sin — donas lecionojn pri la angla lingvo? Marta respondis tiun demandon al si mem per jes. Pri tio ŝia virina instinkto ne trompas ŝin. Li ja traktas ŝin tiom respekte kaj atente, li plilongigas la rendevuon kun ŝi ĉiam per mil pretekstoj kaj jam ripete li invitis ŝin al komuna teatro- aŭ kinejovizito. Kaj tion li faris en maniero, kiu impresis ŝin tute ne trude.

Sed Karlo! Li ja sincere amas ŝin. Pri tio ŝi ne povis dubi. Li estis ĉiam tiom sindona al ŝi! Ŝi ja ankaŭ ŝategas lin. Ĉu nur ŝategas? Marta preskaŭ ektimis. Ĉu ŝi do ne plu amas lin kun la tuta ardo de sia koro? Ho, kial ŝi ne konis la alian viron pli frue? Nun ŝi jam ne estas libera. Karlo jam havas certajn rajtojn pri ŝi. Kaj ŝi tiom kompatas lin kaj — sin mem.

La okuloj de Marta pleniĝis per larmoj kaj en la posta momento singulta plorado traskuis ŝian delikatan