korpon. Ŝi kovris sian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj tute forgesis la ĉeeston de Karlo.
Tiu komence atendis respondon al siaj lastaj vortoj kaj observis ŝin kun espero kaj timo. Poste li kun miro ekrimarkis, ke Marta estis okupata ĉiam pli intense per siaj pensoj. Kiaj estas tiuj? li demandis sin. Iom post iom diveno elkrepuskiĝis en lia cerbo: Marta batalas kun si mem. Ĉu la aferoj jam estas tiom progresintaj? Li rigardadis ŝin ekscitite kun tima demando en siaj okuloj. Kio rezultiĝos el tiu luktado en ŝia animo?
Ĉe la ekploro de Marta Karlo mallevis sian kapon. Dum momento li intencis ĉirkaŭbraki ŝin, kunplori kaj konsoli. Sed iu instinkto en li retenis lin. Perdita! — li flustris mallaŭte kaj ekstaris.
— Ĝis revido, Marta! — Kvazaŭ sonĝante li iris malrapide el la loĝejo. Foje li havis impreson, kvazaŭ iu revokus lin. Sed ne, nur la plorado de Marta fariĝis iom pli akra.
Henriko venante de nokta deĵoro proksimiĝis rapidapaŝe al nova, impona konstruaĵo en la Kapstrato.
Ĝi estis unu el la multaj belaj domegoj kun helaj, homindaj loĝejoj laboristaj, kiujn la komunumo Vieno konstruadis sub la administrado de socialistoj. Ili agrable diferencas de ĉiuj privataj loĝdomoj por la simpla popolo interne kaj ekstere. Unuavide oni povas konstati pri ili, ke ili antaŭ ĉio ne estas konstruitaj en spirito de ekspluato. Ĉiu domo havas grandegan korton kun verdaĵo, arboj kaj ludejo por la infanoj. Ĉiun ejeton de tia konstruaĵo povas rekte eniri sunlumo. Multaj loĝejoj havas balkonojn somere ornamitajn