Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
I.

Griza, aĉa loĝkestego estas la domo kun la numero 4 en la Turstrato. Se mi diras »griza«, mi ne tute ĝuste esprimas la koloron de la muroj. Verdire ilia koloro estas nedifinebla malpureca grizaĉo. La domo estas anguldomo, ĝi staras sur angulo formata de Turstrato kaj de Enua strato kiuj tranĉas unu la alian. La domo ne multe diferencas de siaj najbaroj kaj de multaj aliaj loĝdomoj en ĉi tiu laborista kvartalo de Vieno. Ĝi nur posedas ĉiujn malbonajn kvalitojn de tiaj »lu-kazernoj« en speciala grado. Ĝia fasado jam ege difektita estas »ornimata« malmoderne per multegaj malebenaĵoj artefaritaj kaj per duone disfalintaj figuroj super ĉiuj fenestroj. La kolornuancoj de la fenestroframoj estas malfacile indikeblaj per unu aŭ du esprimoj; kredeble antaŭ multaj jaroj estis ili brunaj. En la tuta aspekto de la domo agrable flatas la okulon nur tio, ke en preskaŭ ĉiuj fenestroj vidiĝas diversaj floroj, foliplantoj kaj kaktoj. Enirinte tiun domon, ni estas ĉe ĉiu paŝo memorigataj, ke oni konstruis ĝin kun nure ekspluata intenco: ŝtuparoj kaj koridoroj mallarĝaj, la korto malvastego, tielnomata lumkorto — la sola spaco kiu laŭ iamaj konstruleĝoj devis resti nepre libera, — loĝejoj malgrandaj sed multaj.