familio Weber. Multon kostis la kuracado de Erna; Henriko volonte elspezis por ĝi kion eble. Erna devis ofte reteni lin, ke li ne elspezu la lastajn groŝojn konsultante ĉiam denove alian kuraciston kaj aĉetante ĉiam pli kostajn medikamentojn. Krome Erna subtenis siajn gepatrojn laŭpove kaj donis al ili ĉion malhaveblan en plena interkonsento kun sia edzo. Kompreneble do, ke ili malgraŭ sia plej simpla vivmaniero tute ne povis ŝpari iom, ja eĉ apenaŭ evitis ŝuldiĝon.
La lastaj sortobatoj en la familio Weber, la malsaniĝo kaj lamiĝo de ŝia patro, efikis tre malfavore al la farto de Erna. Plue la malbonega vetero de la lastaj tagoj tiom malbonigis ŝian pulmomalsanon, ke ŝi devis gardi la liton dum pluraj tagoj.
Tiam ŝia patrino kaj ŝia gefratoj alterne pasigis la tempon ĉe ŝi dum Henriko estis deĵoranta. Ili faris por ŝi la necesajn laborojn kaj vartis la malgrandan Henriĉjon, kiu estis ĉarma, buklohava, tre vigla knabeto kaj por kiu ŝajne eĉ Antono sentis grandan simpation. Ĉi tiu lastatempe estis ofta gasto ĉe sia fratino kaj ludadis tutajn horojn kun la malgranda babilemulo. Henriĉjo estis tiam ĉirkaŭ dujara. Liaj grandaj bluaj okuloj rigardis scivole la mondon, pretervidis nenion, dum lia buŝeto ofte eligis seriegon da demandoj. Li estis kontraste al siaj gepatroj tre moviĝema kaj per siaj viglado kaj amuza babilado li ĉiam sukcesis serenigi la malbonhumoran avinon same kiel la ofte ĉagrenitan onklon Antenon.
Henriko, forirante lastan vesperon al la fervoja stacio, lasis sian edzinon en duopo kun la fileto en la loĝejo. Sed nokte dum la tuta deĵoro li pensadis pri ili kaj riproĉis sin mem, ke li ne estis petinta iun el la geparencoj pasigi la nokton kun Erna en lia lito, kiu ja