estis libera. La stato de la edzino al li tute ne plaĉis kaj se ĝi pli malboniĝus, ŝi estus senhelpa kun la infano. Kaj apenaŭ ke lia anstataŭonta kolego estis veninta, li forkuris hejmen.
Veninte al la nova konstruaĵo en la Kapstrato li preskaŭ nervoziĝis kaj trakuris la vastan kortegon pli rapide ol iam antaŭe. Nur kiam li jam estis en sia loĝejo kaj trovis ke laŭŝajne ĉio estis en ordo, li ekspiris trankviliĝante. La du gekaruloj dormis, kion la duobla regula spirado klare aŭdebla perfidis.
Henriko eklumigis poŝlanternon por momento: La etulo kuŝis kun membretoj kuntiritaj kaj ruĝaj vangetoj en la infanlito. Dolĉa bildo! Erna ĵus ekmalfermis siajn okulojn.
— Vi do jam venis? — Ŝi diris mallaŭte.
— Jes, mi tre rapidis. Min suferigis malbonaj antaŭsentoj. Ĉu io okazis? Kiel vi fartas, karulino?
— Dankon, Henriko! Pli bone. Mi intencas jam foje iom ellitiĝi hodiaŭ.
— Pli bone, se vi ankoraŭ ŝparos viajn fortojn!
Li formetis sian mantelon kaj la provizpoŝon, kiun li ankoraŭ tenis en mano, kaj iris en la kuirejon por pretigi matenmanĝon. Sed lakto kaj pano malestis. Tial li devis iri por aĉeti ilin.
Ĝuste kiam li venis antaŭ la dompordegon, preteriraĉis grupeto da viroj ŝanceliĝante kaj kantaĉante. Meze de la ebriularo Henriko rimarkis sian bofraton Antonon.
Senhonta ulo! — Henriko pensis kolere, — li havas neniajn enspezojn, hejme regas mizero, sed li drinkas kaj pasigas noktojn en gastejoj kun tiaj friponoj! De kie li nur havas la necesan monon por tia amuziĝo? Kompatindaj bogepatroj!