Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/74

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas pagendaj: La gaskasisto venos, la lasta ŝuldo por mia nova vestaĵo estas egaligota kaj al via patrino ni donu la monon por ŝia lupago.

— La mono devas esti ankoraŭ en la koverto tia, kia vi ĝin hieraŭ enmetis.

— Sed mi ne trovas la koverton.

Li ree serĉis. Erna altrenis sin. Kune ili elprenis ĉion el la tirkesto kaj remetis ĝin pecon post peco: Atestojn, kvitancojn, libretojn, fotojn, leterpaperojn ktp. Sed la koverto kun la mono ne troviĝis inter ili. Erna tre nervoziĝis.

— Ne ekscitiĝu, karulino, mi petas vin. — Henriko provis trankviligi ŝin, kvankam li mem estis ekscitita. — Memoru foje, ĉu vi eble ne elprenis ĝin!

— Ne, certe ne, Henriko! Mi nenion bezonis lastatempe el ĉi tiu kesto. Mi eĉ ankoraŭ ne elspezis la kelkajn ŝilingojn kiujn vi antaŭ kelkaj tagoj donis al mi.

Ili sisteme traserĉis la alian tirkeston, poste la tutan ŝranketon. Henriko rigardis en ĉiujn fakojn de la ŝrankoj kaj palpis ĉiun poŝon de siaj vestaĵoj. Fine li esploris ĉiujn angulojn de la ĉambro, pri kiuj oni povus nur supozeti, ke en ilin la koverto erarvenis. Sed ĉio vana: La koverto kaj kun ĝi la mono estis kaj restis malaperinta.

— Kiom ĝi estis? — Erna demandis fine tute elĉerpita de la ekscita serĉado.

— Nu, preskaŭ la tuta salajro de la monato: Pli ol ducent ŝilingoj.

Erna ekploris, kaj sub fluo de larmoj ŝi diris singulte:

— Henriko, mi havas teruran suspekton. Antono estis ĉi tie hieraŭ posttagmeze. Li iel manipuladis ĉe la