— Vi estas ĉiam mia bona, saĝa edzo. — Ŝia voĉo sonis dankeme kaj ame. — Ni certe tiel aranĝos la aferon, ke ni transvivu tiun perdon. Ĉu ne, Henriko?
— Certe, certe, Erna. Sed nun jam prenu nian malgrandan kriemulon. Li ja terure ĵaluzas.
Henriĉjo saltetadis kaj tiradis la patrinan manon kriegante:
— Panjo, Henon pleni, ne kisu paĉjon, vi estas mia panjo!
Kun neenviinda humoro, turmentate de nebuleca sento de angoro Antono sidaĉis sur remburita sidilo en malantaŭa angulo de »popolkafejo« malaltnivela. Lia supra korpoparto duonkuŝis sur la mallarĝa tableto, lia kapo estis apogita sur la maldekstra mano kaj la fingroj de lia dekstra tamburetis nervoze sur la tabloplato. Liaj okuloj senmove rigardadis tra la fenestro sur la mallarĝan, jam malhelan straton, sur kies malseka pavimo rebrilis la lumo de stratlanternoj kaj el fenestroj. Pluvo faladis dense kaj iufojaj ventoblovoj klakigis ĝin sur la fenestrovitron.
Nur malmultaj homoj troviĝis en la kafejo. Ie kaj tie sidis viroj legantaj gazetojn, en la transa angulo publikulino enuis atendante sian bubon, la prostituanton, kaj en la mezo de la salono kelkaj viroj ludis sur bilardo, malnova meblaĉo. Ne necesus rimarkigi, ke ĉiuj gastoj apartenis al la senhava homklaso.
Antono sidis tie jam kelkajn horojn. Sed nur la dua botelo de biero ĝi estis, kiu duonkonsumita staris antaŭ li. Ĉar ne por trinki li estis veninta ĉi tien, sed nur por iom retrovi sin mem, por retrankviliĝi kaj por klariĝi en sia menso.