Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/77

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Baldaŭ post kiam li estis eluzinta la bonan okazon kaj ŝtelinta la monon de sia bofrato Henriko, lin jam ektorturis konsciencaj riproĉegoj. Teruro kaptis lin, kiam li vidis, ke tiom granda sumo troviĝas en la koverto. Tio ja estas la tuta salajro de Henriko, per kiu la gefrata familio devus vivi monaton!

Sed kion fari? Penteme reporti ĝin? Tiukaze li devus redoni ĉion kaj aŭskulti hontigan moralpredikon, ĉar ĉu li ankoraŭ sukcesus remeti la monon senrimarke en la komodon, tio estus almenaŭ tre dubinda. Eble oni eĉ baldaŭ ekrimarkis la foreston de la koverto!

Antono do malatentis la admonon de sia konscienco. Kaj por dronigi la malagrablajn skrupulojn li iris en gastejon. Tie li renkontis »bonajn amikojn«, kiuj — apenaŭ rimarkinte ke li posedas monon — tenis lin firme en sia societo kaj trenis lin de biertrinkejo en kafejon kaj de tie ree en vinejon. Ĉe tia okazo vidis lin lia bofrato hieraŭ matene. Antono tiam ege ektimis kaj ŝtono falis de lia koro, kiam li estis preteririnta ĉe Henriko kaj ne estis alvokita de li.

La diboĉado daŭris du noktojn kaj tutan tagon, ĝis li fine en la lasta mateno forrifuĝis de siaj kunuloj post kruda interbatado kun ili. Post kelkhora ĉirkaŭvagado en la stratoj li estis tute sobriĝinta. Li manĝis tagmeze en simpla restoracio kaj venis fine en la kafejon.

La duonon de la ŝtelita mono li estis elspezinta en plej fia maniero. Sumon, kiu devus sufiĉi al tuta familio por vivi du -tri semajnojn, li estis kvazaŭ ĵetinta sur la straton aŭ pli ĝuste en la kasojn de gastejestroj kaj kafejestroj.

Longe li sidadis sur sia loko en la kafejo, dum en lia kapo krozis pezaj pensoj pri tio kion li faru