ĵetis la ideon. Por mortaĉi estos ankoraŭ ĉiam tempo. Almozpeti? Fi! Prefere ŝteli kaj rabi!
— Pardonu, sinjoro! — Subite aŭdigis sin kelnero apud la fenestro. — Permesu, ke mi fermu la kurtenon!
Antono ektremis kiel iu, kiu estas kaptata farante malbonaĵon.
Tamen ŝtelado estos lia lasta ŝanco vivteni sin. Miloble malbenita mondo! Moralulo li ja neniam estis, sed krimulo faros lin nur la mizeraj cirkonstancoj.
Li pensis pri sia patro, kiu senhelpe sidadas sur seĝo dum tutaj tagoj. Antaŭ jaroj tiu estis ankoraŭ viro tiom fortika kaj sana! Lin Antono ĉiam sincere respektis. Kaj nun li estas ruino. Ruinigita de la mizeraj cirkonstancoj! Se oni ne estus ŝirinta lin tiel subite el lia laborvivo, se oni ne estus puŝinta lin en staton de zorgo kaj timo por sia familio kaj sia maljunaĝo minacataj de malsato kaj manko, la patro tre verŝajne restus sana kaj forta ĝis sia sepdeka vivjaro, kiel lia patro, la avo de Antono iam restis.
Amara estis al Antono la imago, ke liaj gepatroj lin malbenos, ke liaj gefratoj insultos pri li kiel pri la malhonora makulo de la familio, kaj ke eble… li eĉ kulpos pri la morto de la patro.
Sed al la diablo! Kiel dirite: Liaj familianoj ne povis helpi lin, do li devis iri siajn vojojn senkonsidere al aliaj interesoj.
— He, Antono! La diablo vin disŝiru en la aero! — Kun tiu bela saluto stariĝis viro ĉirkaŭ tridekjara antaŭ lia tablo. — Ke oni vin foje renkontas! Sed vi ja ŝajnas enui kaj malgaje mediti pri la senmorteco de la majskaraboj! Longe ni jam ne vidis nin. Ĉu vi