ankoraŭ ricevas la subvencion? Ĉar ĉu vi ankoraŭ estas senlabora, tion mi tute ne demandas.
Antono komence absolute ne ĝojis pri la apero de la viro kaj li rektigis sin sur sia sidilo kun mieno malafabla. Sed baldaŭ la penso, ke li eble povos paroli kun iu pri sia situacio, ektuŝis lin agrable. La veninto, Kurt Lechner, estis iam lia laborkunulo, knabego ne malsaĝa, sed mallaborema. Lin ne facile ĝenis konscienco aŭ decosento, sed li ofte sciis konsilon, kie aliaj estis en embaraso. Antono do etendis al li sian manon kaj diris:
— Saluton, Kurt! Kion vi ĉiam faras? Mi mem estas en hunda situacio. Kion mi diras? en hunda? Ne, en mia situacio ankoraŭ neniu hundo troviĝis. Senlabora, sen subvencio, miaj patro kaj frato ankaŭ senlaboraj. Mi do devis foriri de hejme kaj nun mi estas ankaŭ senhejma. La diablo forportu ĉion!
— Nu, nu, — Lechner moketis, — viro ja ne estu tiel malĝoja kaj senespera kiel infano, kies patrino ĵus mortis. Sed kial vi devis foriri de hejme? Ja ne pro la nura komuna mizero?
— Konflikton mi havis — Antono respondis hezite.
— Malsaĝaĵo de vi en tiaj cirkonstancoj! Ĉu vi jam estis en senhejmulejo? De kiam vi forestas de via familio?
— Du tagojn. Ĝis nun mi vagadis tra la stratoj aŭ sidis en kafejoj. Ĉu vi opinias, ke ili akceptos min en senhejmulejo, se mi ne portas kun mi paperojn pri mia identeco?
— Apenaŭ. Vi devas havigi al vi paperojn, ĉu viajn, ĉu aliajn. Kredeble vi irigis kun vi iom da mono forlasante vian familion. Vi povus pagi por mi kafon