kaj kelkajn cigaredojn; mi estas momente ege senmona. Sed mi intencas efektivigi planon, kiu liberigos min de financaj zorgoj por iom da tempo. Se vi estas prudenta kaj ne tro skrupula, vi povos partopreni kun duona profito.
Antono, antaŭe iomete ĉagrenita pro la desupra ekzamenado, reinteresite ekatentis.
— Kaj kioj estus tio? Esperinde nenio tro danĝera?
— Tute ne. Nur iom da kuraĝo kaj lerto necesos. La risko estas malgranda. Sed antaŭ ol ni parolos pri tio pli detale, permesu ke mi mendu kafon. He, kelnero, kafon kun kukaĵo kaj kelkajn cigaredojn!
Lechner ĝue kaj silente trinkis kaj manĝis, kion la kelnero alportis. Poste li ekfumis cigaredon blovante graciajn ringojn aeren. Dume observis lin Antono esplore kaj cerbumis, kiamaniere li poste pagu sen montri al la alia, ke li ankoraŭ posedas sumeton da mono. Subite li ekstaris kaj iris en la necesejon. Tie li kaŝis la plej grandan parton de sia mono en pantalona poŝo lasante nur kelkajn ŝilingojn en la leda monujo. Reveninte al la tablo li diris:
— Nu, Kurt, ekparolu nun…!
La amiko ĉirkaŭrigardis esplore, alproksimigis sin pli al Antono kaj ekparolis per voĉo nelaŭta:
— Do, aŭskultu, Antono! Sed antaŭ ol mi informos vin, vi promesu al mi ke vi silentos pri la afero, se ĝi ne trovos vian konsenton. Perfidon, kiu kaŭzus al mi malagrablojn, mi neniam pardonus. Vi komprenas, ĉu ne?
— Timu nenion! — Antono faris trankviligan mangeston. — Mi ja ne estas lerneja bubo. Se via