Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/84

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

detalo el la tuta projekto kaj fine diris konvinkite per la trafaj respondoj de Lechner pri la relativa facileco de la afero:

— Do estu en la nomo de l’ diablo! Mi vere neniam volis fari krimon, sed la cirkonstancoj kaj la homoj ja pelas onin al indiferentiĝo pri ĉio. Kiam ni ekagu?

— Se vi volas, tuj hodiaŭ vespere. Laŭ miaj observoj la posedantino de la tabakvendejo devas esti sola ĉi-vespere.

Antono pagis al kelnero ĉion, kion ili ambaŭ estis konsumintaj kaj foriris kun la kamarado, nur pene regante siajn ekscititajn nervojn. Li havis ĝenan senton kvazaŭ ĉiu homo devus rimarki, ke li estas faronta ion malbonan kaj li konfuze konsciis, ke li estas entreprenonta aferon, kiu por ĉiam fuŝos lian vivon kaj kiun li certe pripentos.