Paĝo:Weinhengst - Tur-Strato 4, 1934.pdf/87

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la fenestro trikante kaj ŝia pensado pendolas inter timo kaj espero. Lasi la viron, por tio ŝi ne povis decidiĝi, ĉar ŝi estis certa, ke ŝi ne plu havos ŝancon edziniĝi, se ŝi preterlasos ĉi tiun. Aliaflanke ŝi pensis kun angoro pri la eblo vivi suferoplenan vivon kun brutala, nekorektebla drinkemulo.

Ĉe la tablo sidis Karlo legante. Verdire tio estis apenaŭ legado, ĉar Karlo jam dum pli ol duonhoro rigardis unu paĝon kaj ne sukcesis finlegi ĝin. Meze en alineo iu vorto vekis parencajn ideojn kaj liaj pensoj vagadis sencele. Versence ne tute sencele, ĉar ili pli malpli konscie kuradis ĉiam malantaŭ virina figuro, kiun Karlo image klopodis ie renkonti kaj kun kiu li reale kunveni tiom sopiras, sed ĝis nun ne kuraĝis.

Tiun dimanĉon, en kiu li foriris de Marta konvinkite, ke inter li kaj ŝia koro