Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/104

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

naj Ministroj, al la reĝo de Saksujo, kiel protektanto de la kvara kongreso, al la patrino de Marie Schröder (Kjobenhavn), kiu mortis dum vojaĝo al Barcelona, al Kolonelo Pollen.

La naciaj delegitoj salutis la kongresanojn. Oliciale aliĝis al la Kongreso: urboj Carcagente, Sant-Esteba, Terrasa, Valencia, Vilanova y Geltru; societoj: Institut Catalá de les arts del llibre, Unio Catalanista, Academia de Farmaceutichs, Ateneo enciclopedich popular, Societo Catalanuya Vella de Sabadell, Societat Vegetariania de Barcelona, Societat de atraccio de Foresters, Societat protectora d'animals, Academio de Medicina. En la kongreso partoprenis ĉirkaŭ 1300 Esperantistoj.

Dum kvar laboraj kunsidoj (6, 9, 11 de Septembro) estas priparolita demando pri propagando de Esperanto, pri kio Mann, Blaise, Mudie, Cart, Allende, Privat faris interesajn komunikaĵojn. Insignojn esperantajn prezentis Centra Komercejo por Esperanto; la grupo de Godesberg raportis pri sia intenco krei konstantan restadejon por Esperantistoj; pri esperanta gazetaro parolis Beck, Chavet. La Kongreso aprobis proponon de la konstanta komitato, ke esperantistaj diverslandaj societoj elektu per proporcia balotado Internacian Konsilantaron, kies celo estos zorgi pri financaj rimedoj de esp. oficiafaj institu-

    al d-ro Zamenhof kaj fremdaj Esperantistoj“. Krom tio alve nis dua telegramo de Alfonso XIII: „De la Privata Sekretario de la Reĝo: Moŝto la Reĝo ordonas al mi esprimi al vi kaj al Kongreso sian varman dankon pro afabla telegramo“. La Ministroj de la Reĝo dankis ankaŭ por la salutoj kaj sendis dezirojn por „la efikeco de la kongreso al kulturo kaj paco inter homoj“. Zamenhof estis nomita Kavaliro de la ordeno de Izabelo Katolika.