Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/25

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

santon estas necesa nur unu minuto, tiam laborante eĉ dekkvin horojn ĉiutage, la pretiqo de la listo daŭros 30 jarojn kaj por publikigi ĝin estas necesa riĉeco de Krezo! Similaj serĉuloj estis multenombraj inter la respondantoj.

Restis tamen pli seriozaj kritikistoj. Multaj, videble, pripensis bone la aferon, ekzamenis proponojn de ŝanĝoj, faris rimarkojn, kiujn la aŭtoro juĝis diskuteblaj. Al tiuj li do dediĉis sekvantan saĝan kaj senpartian respondon:

„Mi scias tre bone”, skribis Zamenhof, „ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu! Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de l’lingvo, mi volas nur esti iniciatoro. Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l’lingvo internacia, kuij estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn naciainternaciajn k. c. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn, sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l’publiko. Unu jaro ne estas eterno kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l’ afero. Tial ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj estus eĉ la prel seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos tute sen ŝanĝo; sed kian la jaro estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝan-