Paĝo:Zakrzewski - Historio de Esperanto, 1913.pdf/26

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos finan formon kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de neŝufica pripensado kaj provado de l’afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l’ publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tutan laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l’ sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l’ lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos la publikigadon de l’ proponoj sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l’ publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem, antaŭ la fino de l’ jaro, decidos la finan formon de la lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta” [1].

Okazis tamen en sama jaro grava fakto, rilatanta senpere al la afero de Lingvo Internacia, kiu de-

  1. La „Dua libro” krom antaŭparolo (16 paĝoj), enhavis: 16 lingvajn ekzercojn (pp. 16-50); tradukon de „La ombro”, mirrakonto de Andersen (pp. 30-47); Popoldirojn; tradukon de „Kanto de Studentoj” de Hemza (35 ver.) kaj poeziaĵon „El Heine” (8 v.), tradukitan de K. D. (entute 50 paĝojn).