Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/105

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

diferenco inter la senco de „tia“ kaj „tiela“ estas tiel malgranda, ke la okazoj por „tiela“ estos tre maloftaj, ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k. c. — ni povus diri (kvankam ne necese): „ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo?) tian brulon (= tiel grandan k. c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran). Sed sinjoro W. ne proponis, ke ni uzadu la formon „kiela“ en okazo de bezono, sed li simple ĉiam uzas la formon „kiela“ en la senco de nia „kia“; tio ĉi estas jam reformo, kiun ni vere al neniu malpermesas, kaj kiun ni en formo de projekto volonte estus presintaj en nia gazeto, sed kiun ni mem subite enkonduki praktike en nia gazeto ne povas sen gravaj motivoj; ĉar se ni volus ĉiun proponitan reformon blinde tuj efektivigi en la diversaj artikoloj de nia gazeto, la gazeto prezentus baldaŭ tian babilonan miksaĵon de stiloj, ke la legantoj devus ĝin kun kolero forĵeti. La stilo de nia gazeto devas esti modela, pura kaj unuforma, kaj se ni eble iom post iom enkondukos kelkajn ŝanĝojn, ni faros ĝin nur singarde, ne en apartaj artikoloj, sed en la tuta gazeto, kaj memorante la malutilecon kaj danĝeron de ĉia rompado, ni enkondukados paŝo post paŝo nur tiajn ŝanĝojn, kiujn ni trovos efektive gravaj kaj necesaj. Sed en la formoj „tiela“, „kiela“, (ĉiel-a!) ni tian necesecon ne vidas; ĉar se „tiela“ devas havi tute tian saman signifon kiel „tia“, kio do devigas nin sen grava bezono enkonduki rompadon (t. e. veki la hidron de multekapeco), por anstataŭ la jam ekzistanta kaj uzata vorto dusilaba doni vorton trisilaban? Farante tion ĉi oficiale en nia organo, ni ne sole sen bezono devigus la amikojn kutimi je nova formo, sed ni donus ankaŭ tre malbonan ekzemplon, kaj baldaŭ oni prave povus postuli, ke ni uzadu „tiutempe“ anstataŭ la „senfundamenta“ formo „tiam“, „tiunombre“ anstataŭ „tiom“, kaj eĉ la vorto „tiela“ mem, kiu elvokis la tutan malordon, baldaŭ devus perei kaj cedi sian lokon al multe pli „logika“ formo „tiumaniera“ kaj tiel plu, sen fino, sen limo! Kaj anstataŭ la montrita malordo kaj malutilo kian utilon la formo „tiela“ alportus? Absolute nenian! Ĉar se la senco devas resti tiu sama, la ekstera formo de „tia“ estas ja ne malpli oportuna ol „tiela“. Nia pasintjara gazeta respondo al sinjoro W. estis ne malaprobo (kiel eble kelkaj erare komprenis) sed nur klarigo de nia propra rilato al la diritaj formoj.

En la artikolo de sinjoro Meier samatempe estas tuŝita alia demando, jam multe pli grava: ĉu la signifoj de „kiu“ kaj „kia“ estas klare limigitaj kaj ne prezentos malfacilaĵon por multaj uzantoj. Tiu ĉi demando estas jam afero tute alia, havas signifon pozitivan, kaj pli aŭ malpli frue ni revenos ai ĝi.

Artikolojn parolantajn pri reformoj ni ĝis hodiaŭ donadis sen ia rimarko de nia flanko, ĉar por ĉiuj faritaj proponoj ni rezervis de nia flanko komunan ĉirkaŭrigardon kaj konkludon. Hodiaŭ ni faris es-