Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/117

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ne estas arbitre elpensita (ĝi estas vorto greka = la latina „et“). Sekve la motivoj kontraŭ „kaj“ estas tiel bagatelaj, ke eĉ en la tempo de la kreado ni devus preni „et, e“ anstataŭ „kaj“ nur tiam, se la uzebleco de ambaŭ formoj estus egala; sed ilia uzebleco ne estas egala: dum la vorto „kaj“ estas tute libera, la vortoj „e“ kaj „et“ estis necesaj por la finiĝo de l’ adverbo kaj por la sufikso de malgrandeco, por kiuj ni ne povis doni aliajn vortojn (uzi tiun saman formon por finiĝo gramatika aŭ sufikso kaj por sendependa vorto ni ne povis, ĉar laŭ la konstruo de nia lingvo [pro la senlerna uzebleco de la vortaro] la finiĝoj kaj sufiksoj estas sendependaj vortoj). Se ni volus doni „e“ aŭ „et“ por „kaj“ ni devus doni ian sovaĝan formon al la tuta kategorio de la adverboj aŭ la tuta kategorio de la vortoj etaj; inter tuta kategorio da vortoj kaj unu simpla vorteto ni elektis la unuan, kaj tial la ofero devis fali sur la flanko de la lasta. La neprenado de „e“, „et“, „i“ kaj tiel plu estis sekve de nia flanko ne simpla „netrovo de la bono“, sed intenca faro. Ĉu ni estis pravaj aŭ ne — ne estas nun tempo priparoli; sed se jam tiam la forĵeto de „e“, „et“, k.t.p. estis ne tute sen motivoj, tiom pli ne ekzistas kaǔzo por nun enkonduki ĝin per oferoj de rompado. Tuŝante la novajn vortojn en la Plena vortaro, reformoj en apartaj vortoj povas esti farataj sen granda malutilo; sed en la vortoj de la fundamenta vortareto kaj precipe en tiaj vortoj kiel „kaj“, kiuj estas tro konataj kaj uzataj sur ĉiu paŝo de la unua tago de ekzistado de nia lingvo, reformoj sen gravaj motivoj ne devas esti farataj. Pri la sensignifa vorteto „kaj“ ni parolis tiel vaste, ne por solvi la demandon pri la vorteto mem, sed nur ĉar ĝi donis al ni la okazon, turni la atenton de niaj amikoj sur la manieron, en kiu la dirita reformo estis al ni proponita; kaj ni ripetas nian opinion, ke la obeado al la personaj gustoj en tiel komuna afero, kiel la nia, estas tre malutila. Se ni tiel energie batalas kontraŭ ĉia sennecesa reformo, ni faras ĝin ne el amo al niaj propraj formoj aŭ el malamo al fremdaj opinioj, kiel kelkaj eble pensas, sed el amo kaj zorgo por nia afero mem, kiu kompreneble baldaŭ tute detruiĝus, se ĉiu aparte volus ĝin el pura persona opiniamo ŝiri laŭ sia plaĉo kaj sen grava neceso montri sur ĝi siajn talentojn.

2[1]. Tiel same malmulte, kiel per gustoj personaj, ni devas nin ankaŭ gvidi en niaj proponoj per gustoj naciaj, se la proponoj havas nenian alian celon ol nur flati nelerte tiuji aŭ alian nacion, alportante per tio ĉi nenian utilon al la nacio kvazaŭ flatata kaj grandan malutilon al la afero mem. Tiel ekzemplej unu sinjoro, kiu nun apartenas al la plej varmaj amikoj de nia lingvo, en la komenco estis forte kolera kontraŭ ĝi el la kaŭzo, ke ĝi „ne estas sufiĉe internacia“, ĉar

  1. Ĉi tiun 2-an parton de la artikolo la „Oficiala Gazeto Esperantista“ represis sub la titolo „Pri la internacieco de la vortaro“. Vidu tie III. 1910, paĝ. 325—326.