Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/119

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lingvo mem, kaj ĉu la utilo de la ŝanĝo kovrus la malutilon; sed ni neniam devas obei la senfondajn gustojn kaj la simplan vantecon de ia aparta nacio, ĉar tiam ni malutilon alportus al nia afero grandan, kaj utilon ni alportus al neniu nenian. En ĉiuj okazoj, kiuj ne estas absolute gravaj per sia enhavo mem, vantaj senkaŭzaj gustoj naciaj devas en afero internacia tiel same absolute silenti, kiel la gustoj personaj, se ni ne volas el persona aŭ nacia disputemeco pereigi nianaferon; tiuj ĉi gustoj devis silenti jam en la tempo de la kreado de l’ lingvo, kaj tiom pli ili sendube devas silenti, se ilia obeado postulas rompadon en nia lingvo.

3. Egale kiel la sekvado de gustoj personaj aŭ naciaj, estas senfrukta kaj danĝera ankaŭ la sekvado de teoriaj principoj, se ni ne demandas nin, kian praktikan signifon ili havas. La defendantoj de tiaj teoriaj principoj ofte memorigas la instruitulon, kiu, vidante ke el la tuta bestaro nenia speco da bestoj manĝas bakitan panon, venis al la logika konvinko, ke ĝi ne estas sana kaj bongusta, kaj komencis sin nutradi je kampaj herboj kaj kruda viando. Teoriaj proponoj, ofte eksterordinare strangaj kaj havantaj nenian eĉ plej malgrandan praktikan fundamenton, estis faritaj al ni en granda amaso. Sed ne parolante pri ĉiuj el ili, ni prenos por ekzemplo nur unu, kiŭ apartenas ŝajne al la plej bonaj kaj pravaj kaj trovis multajn aprobantojn. Ni parolas pri la regulo de la akcento. Sinjoro de Wahl en tre bona artikolo montris, ke la ŝanĝoj, kiujn diversaj vortoj ricevis, transirante el unu lingvo en alian, neniam tuŝas la akcenton, ke volonte estas forglutataj tutaj silaboj, por nur ne ŝanĝi la akcenton, ke sekve la akcento en aiversaj niaj vortoj, kiel ekzemple „nacío“, „titólo“, k. c. estas kontraŭnatura; kaj sinjoro Runstedt eĉ rakontas pri unu persono, kiun la akcentoj en „anímo“, „proksíme“ k. c. fortimigis de nia lingvo, kvankam per si mem la lingvo al li tre plaĉis. Kiel ajn bela tiu ĉi opinio ŝajnas en la teorio, ĝi tamen post pli atenta pripenso baldaŭ montriĝus al ĉiu kiel bela... sofizmo. Ni rigardu atente, en kio propre kuŝas la kulpo de la konstanta akcento, kaj kia grava kaŭzo devigas nin aŭ doni malfacilan kaj konfuzan malregulecon al la akcento, aŭ forigi silabojn en diversaj vortoj, por ke la akcento fariĝu „pli natura“. Ĉu vortoj kiel ekzemple „proksíma“, „titólo“ estas pli malfacile ellerneblaj kaj memoreblaj, ol „títolo“, „próksima“? Ne, neniu dubos, ke ellerni unu akcenton por ĉiuj vortoj estas mil fojojn pli facile, ol memori por ĉiu vorto apartan akcenton. (Demandu la alinaciulojn, kiuj lernas la lingvon rusan, kaj ili diros al vi, kiom da grandegaj malfacilaĵoj prezentas al ili la ellernado kaj regula uzado de la rusa akcento.) Ĉu la diritaj vortoj estas malfacile elparoleblaj? ĉu ili estas malbonsonaj? ĉu ili prezentus eble ian alian maloportunaĵon? Ne! sendube ne! ĉiu scias, ke la akcento sur la antaŭlasta silabo estas ĉiam la plej bone elparolebla kaj la plej bonsona. Dum