Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/16

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Skribante laŭ la nomitaj principoj oni minimume havas „principon“. Sed oni povas konstati, ke multaj skribis kaj skribas, presigis kaj presigas sen principo; eĉ ĉe Zamenhof mem oni povas konstati, ke li (ekzemple en sama letero) ne agis laŭ certa principo. Tio ne estas riproĉo, ĉar li fakte devis skribi siajn leterojn tiom rapide, ke li ne povis kontroli ilin rilate tiajn detalaĵojn. En la artikoloj de Zamenhof, kiujn presigis la redakcioj, oni trovas, ke tute ne regas iu ajn interkonsento.

Sed, eldonante ĉi tiun kolekton, mi devis zorgi pri certa principo, kaj mi — tute ne volante altrudi mian opinion al aliaj kaj tute lasante plenan liberecon, ĝis kiam iam ajn fariĝos interkonsento pri ĉi tiu punkto — decidiĝis por la principo nomita sub b), nome, skribi ĉiujn derivaĵojn de la vorto Esperanto kun malgranda komenclitero, precipe pro tio:

ĉar la esperantistoj, kiel progresemaj homoj, laŭŝajne inklinas forigi ĉiujn grandajn komencliterojn, kie ili ne estas bezonataj pro specialaj teknikaj kaŭzoj; kaj

ĉar fakte konfuzo pro la derivaĵoj de la vorto „Esperanto“ kaj de la verbo „esperi“ preskaŭ ne povas okazi. Parolante oni ja ankaŭ ne povas diferencigi inter grandaj kaj malgrandaj komencliteroj. Laŭ ĉi tiu principo mi korektis ĉiujn tekstojn.

Cetere mi sekvis la evidentan kutimon de Zamenhof, skribi per grandaj komencliteroj la nomojn de ĉiuj oficialaj institucioj de nia movado. Ankaŭ kiam Zamenhof parolas pri iu ajn „Komitato“, „Kongreso“ ktp. ĝenerale (sen speciala signifo per adjektivo) li agas laŭ ĉi tiu principo. Estos rekomendinde, reteni ĉi tiun kutimon (pro „teknika kaŭzo“), ĉar tiam la tekstoj por tiuj, kiuj volas rapide superrigardi ilin, serĉante iun ajn detalaĵon, fakte fariĝas pli superrigardeblaj. En tiaj okazoj mi kompreneble devis skribi la derivaĵojn de la vorto Esperanto kun granda komenclitero, ekz.: „Kongreso Esperantista“ ktp.

Pro la supre aludita principo mi presigis ankaŭ ĉiujn titolojn (s-ro, d-ro ktp.) kun malgranda komenclitero.

Komence en nia movado regis la kutimo — pro ĝentileco —skribi en leteroj la alparolan „vi“, „via“ ktp. kun granda „V“. D-ro Zamenhof preskaŭ ĉiam agis laŭ ĝi — tamen ankaŭ ne sen esceptoj. Intertempe (minimume mi povas konstati tion el mia tre ampleksa korespondado kun ĉiulandaj esperantistoj) oni povas konstati novan kutimon, t. e. ĉiam, ankaŭ en leteroj, skribi la vortojn ne laŭ la malnova — tiel nomata „ĝentila“ — maniero. La ĝentileco ja ne dependas de unu granda „V“ aŭ malgranda „v“. Do, mi principe ankaŭ ĉi tie forigis la negravajn grandajn literojn. Mi kredas, ke Zamenhof mem, se li