Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/260

Ĉi tiu paĝo estas provlegita
III. TRAKTAĴOJ

La surskribo „Traktaĵoj“ por la III-a parto valoras precize ja nur por la du unuaj verkoj de la parto. Laŭ sia enhavo ili ne estas esperantaj gazetartikoloj en la senco de la II-a parto (kvankam la dua pri Volapük aperis en „La Esperantisto“). Zamenhof skribis la duan por ĝenerale defendi la mondhelplingvan ideon kaj la unuan, por speciale kritiki Volapük-on.

La aliaj numeroj de la III-a parto ankaŭ ne estas gazetartikoloj pri Esperanto. Ili kompreneble pro sia tuta tendenco aludas Esperanton, sed laŭ sia ĉefa enhavo ili pritraktas la politikan kaj religian „kredon“ de Zamenhof. Li mem ĉiam deziris, ke oni laŭ ĝi ne taksu kaj propagandu Esperanton. Se li mem povus eldoni hodiaŭ sian originalan verkaron, li certe mem donus al ili apartigitan lokon. Ili estas kvazaŭ flugfolioj kaj flugbroŝuretoj. Mi supozas, ke ne ekzistas aliaj tiaj Zamenhofaĵoj.

Pro tia situacio mi envicigis ĉi tiujn Zamenhofaĵojn en la parton III, kies preciza titolo devus esti „Traktaĵoj kaj kelkaj aliaĵoj“.

*       *
*


1889—1890

N-ro 1.
Esperanto kaj Volapük

Traktaĵo nefinita el „La Esperantisto“ 1889/90. (1889, paĝ. 2—6; paĝ. 9—12. — 1890, paĝ. 24—27; paĝ. 37—38.) La artikolo estas skribita en germana lingvo kaj en Esperanto.

1889, paĝ. 2—6. — En la profunda antikveco, rakontas la biblia legendo, la homoj volis konstrui turon altan ĝis la ĉielo. Ekkolerinte pro tiu ĉi fiera entrepreno de la homoj, Dio miksis ilian lingvon, kaj la homoj ĉesis kompreni unu la alian. Tio ĉi estis unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro. Multe la homoj devis kaj devas suferi pro tiu ĉi mikso de la lingvoj, kaj tre ofte en siaj sonĝoj ili transportadis sin al tiu legenda, paradiza antaŭbabilona tempo, kiu perdiĝis por ili ŝajne je eterne. Prezentante la pentrojn de ia feliĉa tre malproksima tempo estonta, la profetoj kaj poetoj promesas al ni, ke estos iam unu popolo sur la tuta tero kaj ĉiuj homoj parolados unu lingvon. Ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla? Longan tempon neniu en la mondo respondis