Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/271

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis ellaborita tute sendepende de Volapük)? Tio ĉi estas ja afero tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti, kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj, oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj, kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam[1] mi ne dirus, ke li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza. Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn, se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio, kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius, kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel merito. Kiu ajn el vi, sinjoroj legantoj, se vi volus krei artan lingvon, ĉu vi farus alie? Ĉu vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al vi veni en la kapon io simila?

Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas la volapükistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapük — ĉu vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.

Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia

  1. arkaika formo: tian