Paĝo:Zamenhof, Dietterle - Originala Verkaro, 1929.pdf/273

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

afero kaj memorigas tiujn obstinulojn de la bona malnova tempo, kiuj el estimo al la tradicio batalis kontraŭ la enkonduko de vaporo, aŭ tiajn strangulojn, kiuj volus batali kontraŭ la telefono, timante fariĝi sendankaj al la memoro de la elpensintoj de la telegrafo.

Mi petas pardonon pro la deflankiĝo, kiun mi faris, kaj mi denove transiras al la analizado de la facileco de l’ Volapük. Mi montris, ke la faciligo de la gramatiko en tiu mezuro, en kiu ĝi sin trovas en Volapük, estas nenia merito, ĉar ĝi estas afero tute natura kaj postulis nenian fort’uzon[1] de la kapo. Komparinte la gramatikon de Volapük kun la gramatiko de Esperanto, la legantoj facile venos al la konvinko, ke la dua estas multe pli simpla kaj facila; se sekve efektive la ĉefan rolon en la lingvo havus la facileco de ĝia gramatiko, la lingvo Esperanto devus jam esti starigita pli alte ol Volapük. Sed la facileco de la gramatiko en lingvo arta estas afero tre sensignifa, kaj se ĝi en unu sistemo iris iom pli malproksime ol en la alia, tie donis al la lernanto la eblon ŝpari ankoraŭ unu kvaronon aŭ duonon da horo, tio en tia grava afero kiel lingvo tutmonda havas absolute nenian signifon. Por ni grava estas la demando, ĉu la lingvo mem en sia tuteco estas facila? Por vidi kiom Volapük kontentigas tiun ĉi demandon, ni devas memori la jenon: ĉiu lingvo konsistas el gramatiko kaj vortaro; la tempo kiun oni devas uzi (aparte en lingvo arta) por la ellernado de la gramatiko, estas absoluta nulo en komparo kun la tempo kiun oni devas uzi por la ellernado de la vortaro. La facileco de la lingvo dependas sekve la plej multe de la facileco de ĝia vortaro. Nun diru al mi, sinjoroj varmegaj volapükistoj, ĉu la vortaro de Volapük estas facila? Metu la manon sur la koron kaj respondu al mi, kiom da tempo vi uzis por la ellernado de la vortaro de Volapük, kaj tamen ĉu vi povas nun diri, ke vi scias ĝin parkere kaj ke vi nun, post multaj laboroj, povas kompreni sen vortaro ĉion kio estos skribita en Volapük?

La lingvoj de ĉiuj civilizitaj popoloj havas nun multon komunan inter si. Tial, ellernante kiun ajn lingvon, vi renkontas multegon da vortoj, kiujn ekmemori estos por vi tre facile. En la Volapük tamen ĉiuj vortoj estas al vi tute fremdaj, kaj eĉ la nomojn proprajn de personoj aŭ urboj vi devas ellerni kiel vortojn nove-kreitajn! Al la nesperta publiko vi montras la facilecon de la gramatiko de Volapük kaj kredigas, ke tiun ĉi facilecon ni devas danki la genion de s-ro Schleyer, kaj la

  1. stranga kunmetaĵo.